La dotalia, alilingve foje dotyali, dotelidotali (डोटेली) devenas de la Hindarja lingvaro de Nepalo. Laŭ la censoj (2011-2012) en Nepalo, proksimume 250 000 ĝis 788 000 personoj parolas ĝin kiel gepatra lingvo. La plimulto de la parolantoj de la dotalia estas dulingvuloj. La dotalia estis tradicie konsiderata kiel okcidenta dialekto de la nepala antaŭ ol Ethnologue, Languages of the World (Etnologiisto: Lingvoj de la Mondo) konsideras ĝin kiel plenrajta lingvo en 2012, sekve de peto submetita de parolanto kaj leksikografo de la dotalia, R. D. Prabhas Chataut.[1]

Dotalia lingvo
lingvo • moderna lingvo
nepala lingvo
Parolantoj 790 000
Skribo nagario
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 dty
  Glottolog doty1234
Angla nomo Doteli
Franca nomo dotyali
vdr
Virino el Nepalo kiu parolas pri kuirrecepto sur baze de viando de ŝafo kaj de fiŝo en la dialekto de Achhami, distrikto en Nepalo.

La dotalia estas skribata en la nagaria (devanagari) skribo[2].Ĝi havas la statuson de oficiala lingvo de Nepalo laŭ parto 1, sekcio 6 de la nepala konstitucio de 2015.

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la franclingva vikipedio je la 16a de aŭgusto 2019.