Drăgușeni
komunumo en Rumanio
Drăgușeni [drəguŝenj] (hungare: Túrterebestelep) estas vilaĝo en Rumanio administre apartenanta al la komunumo Turulung.
Drăgușeni | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Túrterebestelep (hungare) | |
Komunumo | Turulung | |
Situo | 47° 54′ N, 23° 5′ O (mapo)47.90527777777823.077777777778Koordinatoj: 47° 54′ N, 23° 5′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 129 m | |
Poŝtkodo | 447336 | |
Loĝantaro | 1.192 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139232 | |
Tra Drăgușeni kaj Turulung pasas la rumana nacia vojo DN1C inter Baia Mare kaj la ukraina landlimo ĉe Halmeu.
Loĝantaro
redaktiEn 2002 ĝi havis 1 192 loĝantojn, el kiuj 1 179 rumanojn, 10 hungarojn, 2 ukrainojn. Male la komunumo Turulung estas plimulte hungara.
Historio
redaktiSetlejo Drăgușeni ekestis en 1924 kiel kolonio de ĉirkaŭ 60 familioj, pliparte el distrikto Maramureș[1]. Parto de ili estis perdintaj sian terenon sekve de la agrara reformo de 1921. Komence Drăgușeni estis kvartalo de Turulung, aliflanke de rivereto Tur.
Ĝi memstariĝis kiel vilaĝo en 1956, kiam ĝi havis 995 loĝantojn[2].