Drentse Hoofdvaart

La Drentse Hoofdvaart (malnova ortografio Drentsche Hoofdvaart) estas kanalo en la nederlanda provinco Drenthe. Ĝi havas longon de 50 km kaj ligas la kanalon Meppelerdiep apud Meppel kun la Noord-Willemskanaal apud Assen.

Situo de la Drentse Hoofdvaart

La kanalo konstruiĝis inter 1767 kaj 1780. Ĝia celo estis la plibonigon de la jam ekzistanta Smildervaart. En 1780 oni plilongigis la Drentse Hoofdvaart ĝis Assen.

La kanalo havas gravan funkcion en la akvodefluigo de la pli altaj partoj de meza Drenthe.

Origine la kanalo estis ĉefe uzata por la transporto de torfo. En la unua duono de la 20-a jarcento aliaj varoj aldoniĝis, ĉefe konstrumaterialoj. La lastaj 25 jaroj la kanalo estas uzata por la plezurŝipveturado.