Droŝko[1] estas relative malpeza, malferma, risortita veturilo por unu ĝis kvar personoj. Ĉevaldroŝko estas trenata de ĉevaloj kaj konsidereblas speco de kaleŝo. Motordroŝko estas foje la nomo por taksio. En multaj turismaj urboj oni uzas ilin kiel distraj veturiloj por vizitantoj, simile al fiakro, kaj ili ne estas multe uzataj por ĉiutaga veturado. La kondukisto de tia ĉevalveturilo nomiĝas koĉero.

Ĉevaldroŝko en Krakovo

Referencoj redakti

  1. droŝko en PIV (2020)