Deutscher Taschenbuch Verlag

germanlingva libroeldonejo
(Alidirektita el Dtv)

La eldonejo Deutscher Taschenbuch Verlag - kutime mallongigata je tri minuskloj dtv - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri poŝlibroj. Ĝi fondiĝis en 1960 kiel komuna iniciato de 11 libroeldonistoj kaj havas sian centran sidejon en Munkeno. En 2011 la firmao havis 105 dungitojn kaj spezosumon de 58,6 milionoj da Eŭroj. Konstante liverebeblas proksimume 4000 librotitoloj, al kiuj ĉiujare aldoniĝas proksimume 525 novaj titoloj kaj pro elaĉeto forfalas simila kvanto.

dtv
dtv


parteto de la eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012

eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 30-a de novembro 1960 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondita 1960
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Dungitoj 105 (en 2011)
Spezosumo 586milionoj da € po jaro (en 2011)
TTT dtv.de
vdr

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
parto de la vasta eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012