Malfermi la ĉefan menuon

Dudekunua egipta dinastio

Funebra masko de Psusenes la 1a.
Funebra masko de Amenemope. Egipta muzeo en Kairo.

La dudekunua dinastio de Antikva Egiptio regis de 1070 al 945 a. K. (laŭ Jürgen von Beckerath). Per ĝi komenciĝis la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Dum regis Ramseso la 11-a, cirkaŭ la jaro 1070 a. K., Herihor, kiu estis la armeestro, veziro de la Supra Egiptio, vicreĝo de Nubio kaj Alta sacerdoto de Amono, memproklamiĝis reĝo de Egiptio en Tebo, kvankam tio influis nur en la regiono. Samtempe, Esmendes, veziro de la Suba Egiptio, la Nildelto, ekigis duan dinastion de regantoj, kun ĉefurbo en Taniso. Tiu ĉi familio el altranguloj estis nomita de Manetono la 21a dinastio.

En tiu ĉi epoko, la israelidoj gvidataj de Davido, metis finon al disputo kun Sirio, venkis super la filiŝtoj, subigis la etajn najbarajn naciojn kaj fondis israelan imperion kiu ampleksiĝis ekde la duoninsulo de Sinajo ĝis la nordo de la rivero Eŭfrato, inkluzive de la orienta marbodo de la Mediteraneo.

Faraonoj de la 21a dinastioRedakti

Nobela familio de faraonoj kun ĉefurbeco en Taniso:

Nomo komuna Nisut-bitej Filo de Reo Komentoj Regado
(± 50 jaroj)
Esmendes la 1-a Heĝĥepera Nesbanebĝedet 1069 - 1043 a. K.
Neferĥeres Neferkara Amenemnesu 1043 - 1039 a. K.
Psusenes I Aĥepera Pasebaĥaenniut 1039 - 991 a. K.
Amenemope Usermaatra Amenemopet 993 - 984 a. K.
Osokor Aĥepera Osorkon 984 - 978 a. K.
Siamon Neĉerĥeperra Siamon 978 - 959 a. K.
Psusenes la 2-a Titĥeperura Pasebaĥaenniut 959 - 945 a. K.