Dunbar-nombro

La Dunbar-nombro estas la maksimuma nombro de individuoj kun kiuj persono povas teni samtempe stabilan homan rilaton. Tiu limo estas propra al grandeco de nia cerbo implicita en la kognaj funkcioj de la neokortekso.

Nombro de Dunbar

Tiu nombro estas taksita de la brita antropologo Robin Dunbar inter 100 kaj 230 personoj kaj havas valoron akceptitan praktike je 150 personoj.

Tiu nombro devenas de la studoj publikigitaj en 1992 de la scienculo Robin Dunbar. En tiu studo, li analizas la grandecon de la neokortekso de malsamaj primatoj kaj komparas ĝin al la nombro de individuoj de iliaj respektivaj grupoj. Li tiel eksterpolis siajn rezultojn kun la celo determini maksimuman nombron por la dimensio de la grupo de homoj. Tiu nombro ne devus sekve teorie superi al 150 individuoj. Pli ol tiu nombro, la reciproka fido kaj la komuniko ne plu sufiĉas por certigi la funkciadon de la grupo. Necesas poste uzi pli gravan hierarkion, kun strukturo kaj gravaj reguloj (oni vidas tion ekzemple ĉe registaro de lando).

Dunbar indikas aliflanke ke la lingvo kiun ni uzas, ludas gravan rolon en nia kapablo teni sociajn rilatojn kun proksimume 150 personoj. Efektive, la fakto povi paroli samtempe al pluraj personoj permesas starigi efikajn kaj daŭripovajn raportojn inter ni ĉiuj. Sen tia kolektiva komunikilo, ni ĉiuj pasus duonon de nia tempo por teni individue niajn sociajn ligojn.

Aliaj studoj retrovis preskaŭ samajn rezultojn de la Dunbar-nombro ĉe la uzantoj de sociaj retoj, ekzemple Twitter[1]Facebook.

Laŭ Dunbar socia grupo povas esti dividita jene:

  • familio: 5 personoj kun ĉiutagaj rilatoj
  • parencoj/veraj amikoj: 15 personoj kun semajnaj rilatoj
  • amikoj: 50 personoj kun monataj rilatoj
  • konatoj: 150 personoj (inkluzive de tiuj de antaŭa grupo) kun jaraj rilatoj

Oni povas reprezenti bilde tion per sociaj cirkloj.

En 2015 Dunbar studis tiun parametron ĉe la sociaj retejoj. Ekzemple ĉe Facebook oni povas havi maksimume 5000 amikojn. Sed la konstantaj rilatoj okazas ĉirkaŭ 155-180 amikoj, do sufiĉe proksima al Dunbar-nombro de 150. Ekzemple tiuj kiuj havas pli ol mil amikoj estas kiel havi telefonlibron.

La ĉefa ilo kiu kreskigis tiun nombron de Dunbar ekde la prahistorio estas la lingvo, kiu tre disvastigis la rilatojn inter homoj.

Aliaj studoj pridubis la kongruecon de preciza limo al tiu nombro.

Referencoj redakti

  1. Bruno Gonçalves; Nicola Perra, Alessandro Vespignani (2011). Validation of Dunbar’s number in Twitter conversations (Valumado de la Dunbar-nombro en Twitter-konversacioj) (angle) (PDF). Arxiv.org, p. 8. Arkivita el la originalo je 2023-01-12. Alirita 2024-04-12.

Literaturo redakti

  • (1993) “Coevolution of neocortical size, group size and language in humans”, Behavioral and Brain Sciences 16 (4), p. 681–735. doi:10.1017/s0140525x00032325.