Dunoj de Astondo
La Dunoj de Astondo (hispane Dunas de Astondo; eŭske Astondoko haremunak) konsistigas geologian formadon lokitan inter la Strando de Astondo (ekstremo de la Strando de Górliz) kaj la Monto Ermua, en la komunumo de Górliz. Ili estas kvalifikitaj kiel loko de komunuma graveco (kodo: ES2130004; areo: 0,05 km²).
Dunoj de Astondo | |||
---|---|---|---|
Dunas de Astondo
| |||
Dunoj de Astondo, somero 2007 | |||
duno • protektata areo | |||
Bazaj informoj | |||
Ŝtato: | Hispanio | ||
Distrikto: | Provinco Biskajo | ||
Plej proksima urbo: | Górliz | ||
Geografia situo | 43° 25′ 13″ N, 2° 56′ 39″ U (mapo)43.420205-2.944273Koordinatoj: 43° 25′ 13″ N, 2° 56′ 39″ U (mapo) | ||
| |||
Ili inkludas sedimentajn aŭ fosiliajn dunojn: rokoj formitaj de la sedimentado de sablo pelita de la norda vento kaj amasigita en la deklivo de la roko de Astondo, kaj petriĝinta antaŭ ĉirkaŭ ses mil jaroj.
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dunas de Astondo en la hispana Vikipedio.