Cincino

Floraro
(Alidirektita el Duobla cincino)

Cincino[1] (ankaŭ alterna unucumo[1], helicoida cumo[2] kaj zigzaga cumo[2]; latine cincinnus) estas unuflanka infloresko, ĉe kiu ĉiu generacio de flora ŝoso estas en malsama ebeno.

A dikotoma cumo, B cincino, C bostriko

Ĝi estas derivata de dikotoma cumo, ĉe kiu nur unu el la flankaj branĉoj kreiĝas, nome alterne dekstre kaj maldekstre la flanka akso kun floro aldoniĝas. Se la flanka akso estas ĉiam sur la sama flanko, tiam tio estas bostriko[3].

Ekzemploj redakti

Ĝi aperas ĉe tomatoj, petunioj kaj neforgesuminoj.

Varianto redakti

Varianto estas duobla cincino. Tiu havas la unuan disbranĉiĝon ambaŭflanke de la ĉefa akso kaj ceterajn kiel simpla cincino.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vidu    cumo en ReVo
  2. 2,0 2,1 Nova PIV, paĝo 201, kapvorto cumo
  3. El la Bildvortaro, sed kapvorto bostriko (76)

Literaturo redakti

  • Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, paĝo 1596, sub la kapvorto ²Wickel
  • Rüdiger Eichholz. (1989) Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ontario, Kanado: esperanto press. ISBN 0-919186-32-7., paĝoj 642-643, kapvorto cincino (77)
  • Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 15. Auflage, Jena Verlag von Gustav Fischer 1921, paĝoj 114, 488, 677
  • Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 35. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag 2002, paĝo 165 germane