Duoninsulo Parakas

La Duoninsulo Parakas aŭ en hispana origine Península de Paracas estas duoninsulo kiu konstituas unu de la geografiaj elementoj plej gravaj de la etenda marbordo de Peruo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭata de la akvvo de la Pacifika Oceano en la marbordo de la provinco Pisko, apartenanta al la Departamento Ika. La duoninsulo troviĝas ene de la limoj de la Nacia Rezervejo Paracas, nome mara rezervejo kiu etendas laŭlonge de la centra marbordo de Peruo. Estas mara zono escepte riĉa, kies akvoj ege malvarmaj produktas grandan abundon de planktono kiu estas nutraĵo por fiŝoj, krustuloj kaj moluskoj.

La Duoninsulo Parakas en la Departamento Ika, Peruo.

Koordinatoj: 13° 51′ 32″ S 76° 19′ 44″ U / 13.85889 °S, 76.32889 °U / -13.85889; -76.32889 (mapo)