Duonpeniso estas unu el paro de enmeteblaj organoj de masklaj skvamuloj (serpentoj, lacertoj kaj vermolacertoj).[1][2]

Duonpeniso de nordamerika krotalo (Crotalus adamanteus).

Duonpenisoj estas kutime invertitaj, ene de la korpo, kaj estas elvertitaj por la reproduktado danke al erektebla histo, multe plie ol ĉe la homa peniso.[3] Nur unu estas uzata samtempe, kaj maskloj alternas ties uzadon inter kopulacio kaj kiel kutima resurso por plialtigi la sperman produktadon kiam la intertempo inter kopulacioj estas relative mallonga.[4] La Duonpeniso mem havas varion deformoj, depende el la specio. Ofte, la Duonpeniso havas dornetojn aŭ hokojn por ankri la masklon ene de la ino. Kelkaj specioj eĉ havas forkecajn Duonpenisojn (ĉiu Duonpeniso havas du pintojn). Seksa konflikto pri la kopulacia daŭro povus esti forminta la evoluon de la Duonpenisa morfologio, favore al pli prilaboritaj organoj en specioj kie longa daŭrado de kopulacio estas speciale profita al maskloj, spite la asocian penon por inoj.[5] Ĉar ili estas invertitaj kaj elvertitaj, Duonpenisoj ne havas tute fermitan kanalon por la kondukado de spermo, sed sperman fendon kiu sigeliĝas kiam la erektebla histo etendas.

Duonpenisoj de la okcidenta diamantdorsa krotalo (Crotalus atrox).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Hemipenes.
  2. Holmes MM, Putz O, Crews D, Wade J (April 2005). “Normally occurring intersexuality and testosterone induced plasticity in the copulatory system of adult leopard geckos”, Horm Behav 47 (4), p. 439–45. doi:10.1016/j.yhbeh.2004.11.020. 
  3. Iguana Anatomy. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-16. Alirita 2013-10-26.
  4. Tokarz, R. kaj Slowinski,J. Alternation of hemipenis use as a behavioural means of increasing spermtransfer in the lizard Anolis sagrei. AnimalBehaviour. 40: 374–379. 1990.
  5. KING, RICHARD B.; JADIN, ROBERT C.; GRUE, MICHAEL; WALLEY, HARLAN D. Biological Journal of the Linnean Society. Sep2009, Vol. 98 Issue 1, p110-120. 11p.

Eksteraj ligiloj redakti