En matematiko, duopa toro estas du-dimensia sternaĵo formita kiel la koneksa sumo de du toroj. Ĉi tio estas ke, de ĉiu el du toroj la eno de disko estas forprenita, kaj la randoj de la du diskoj estas gluitaj kune.

Duopa toro

Ĉi tiu estas la plej simpla okazo de la koneksa sumo de n toroj. Laŭ la klasifika teoremo por 2-sternaĵoj, ĉiu kompakta koneksa 2-sternaĵo estas sfero, koneksa sumo de toroj, aŭ koneksa sumo de projekciaj ebenoj.

Duopaj toraj nodoj estas studataj en noda teorio.