Dustilo
Dustilo estas malgranda templeca strukturo kun du kolonoj. Ĝi devenas el la greka arkitekturo. Tiu du kolonoj povas esti inter du antoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/P%C3%A8re-Lachaise_-_Division_11_-_Pierre_de_Lucy_Fossarieu_03.jpg/220px-P%C3%A8re-Lachaise_-_Division_11_-_Pierre_de_Lucy_Fossarieu_03.jpg)
Laŭ Francisko Azorín dustila estas Konstruaĵo havanta du kolonojn antaŭfasade.[1] Kaj li indikas etimologion el greka distylos, el dia + stylos (du kolonoj), kaj de tie la latina distylos.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 61.
- ↑ Azorín, samloke.