DvarakoDvārakā, konata ankaŭ kiel Dvāravatī (en Sanskrito द्वारका "la pordohava [urbo]", eble kun la signifo de multaj pordegoj, aŭ alternative havanta unu aŭ kelkajn tre grandajn pordegojn), estas sankta historia urbo en Hinduismo, Ĝainismo,[1][2] kaj Budhismo.[3][4][5] Ĝi estas alternative literumita ankaŭ Dvarika. La nomo Dvaraka laŭdire estis donita al la loko fare de Bhagavan Kriŝna, grava dio en Hinduismo.[6][7] Dvaraka estas unu el la "Sapta Puri" (sep sanktaj urboj) de Hinduismo.

Dosiero:View of Dwaraka.jpg
Vidaĵo de Dvarako.

En la Mahabarato, ĝi estas urbo en tio kio estas nuntempe Dŭarka, iam nomita Kuŝasthali, nome fortikaĵo kiu estis reparita de la Ĝadavoj.[8] En tiu eposo, la urbo estas priskribita kiel ĉefurbo de la Anarta Regno. Laŭ la Harivamsa la urbo estis en la regiono de la Sindhua Regno.[9]

En la Hinduaj eposoj kaj en la Puranoj, Dvaraka estas nomata Dvaravati kaj estas unu el la sep "Tirtha" (pilgrimejoj) por spirita liberigo. La aliaj ses estus Mathurā, Ajodjo, Kaŝi, Kanĉipuram, Avantika (Ujjain) kaj Puri.[10]

Notoj redakti

  1. Jaini, P. S. (1993), Jaina Puranas: A Puranic Counter Tradition, (ISBN 978-0-7914-1381-4), https://books.google.com/?id=-kZFzHCuiFAC&pg=PA207 
  2. See Jerome H. Bauer "Hero of Wonders, Hero in Deeds: "Vasudeva Krishna in Jaina Cosmohistory" en Beck 2005, paĝoj 167–169
  3. Andhakavenhu Puttaa. www.vipassana.info. Alirita 2008-06-15.
  4. Law, B. C.. (1941) India as Described in Early Texts of Buddhism and Jainism. Luzac, p. 99–101.
  5. Jaiswal, S. (1974). “Historical Evolution of the Ram Legend”, Social Scientist 21 (3–4), p. 89–97. 
  6. Mani, Vettam. (2010) Puranic Encyclopaedia, 2‑a eldono, Delhi: Motilal Banarsidass. ISBN 978-8120805972.
  7. Rajarajan, R.K.K. (2018). “Dvārakā in Tamil Literature and Historical Tradition”, Annals of the Bhandarkar Oriental Research, Pune XCV, p. 70–90. 
  8. Dutt, M.N., translator. (2004) Mahabharata: Sanskrit Text and English Translation. New Delhi: Parimal Publications.
  9. 2.56.22–30; (2012) Harivamsa Purana. ISBN 978-8178542188.
  10. (2001) Sacred Place. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-62356-623-4.

Bibliografio redakti