Dzaoudzi
Dzaoudzi estas franca komunumo en la transmara departemento kaj regiono Majoto, kies ĉefurbo ĝi iam estis. La urbo konsistas el la du vilaĝoj Dzaoudzi kaj Labattoir.
Dzaoudzi | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
INSEE kodo | 97608 [+] | ||
Poŝtkodo | 97615 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 831 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 2 266 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 47′ S, 45° 16′ O (mapo)-12.78833333333345.2725Koordinatoj: 12° 47′ S, 45° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
Areo | 7,87 km² ( 787 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En 2017, la urbo havis 17 831 loĝantojn[1], kio igas ĝin la tria plej granda urbo en Majoto.
Ĝiaj enloĝantoj nomiĝas Dzaoudziens.
GeografioRedakti
La komunumo situas norde de la insulo Pamanzi kaj konsistas el la urboj Dzaoudzi kaj Labattoir.
TransportoRedakti
Pramo inter Dzaoudzi kaj Mamudzo
Sistemo de pramoj funkciigitaj de Société des Transports Maritimes ligas Dzaoudzi al la insulo Grande-Terre.
La internacia flughaveno por Majoto situas sur insulo Pamanzi en la najbara komunumo Pamandzi.