Eŭropo ĉe la Abismo

Eŭropo ĉe la Abismo. Verkis: Francesco Saverio Nitti, iama ĉefministro de la Itala Respubliko, al Esperanto tradukis Robert Kreuz. 1924, 179 p. "Homo, kiu mem gvidis la sorton de unu el la ŝtatoj de venkintoj, pro sento de respondeco havis la kuraĝon senindulge malkaŝi antaŭ la konscienco de la mondo la frenezecon kaj konfuzecon de la kontrakto de Versailles". (El la Enkonduko.)

Eŭropo ĉe la Abismo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Recenzoj redakti

 
 Detala analizo de la postmilita politika situacio de Eŭropo. La aŭtoro rigardas la problemon pli speciale de la vidpunkto de la- centr-eŭropaj ŝtatoj. — Neniel konsiderante la politikan enhavon de la libro ni certigu ĉi tie ĝian modelstilan Esperantan lingvaĵon kaj ni akcentu la gravecon de la fakto ke la aŭtoro kaj eldonistoj de la verko konsentis pri la eldono de la traduko en Esperanto. La Esperantistaro notu, ke la politika mondo komencas konscii la ekziston de internacilingva publiko, al kiu ĝi povas komuniki siajon ideojn pri nuntempaj problemoj publikaj. — La aŭtoro skribis tre interesan antaŭparolon por tiu eldono en Esperanto. 
— Belga esperantisto n117-118 (nov-dec 1924)

EdE-E