Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj

Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj (angle Europe of Democracies and Diversities, EDD) estis eŭroposkeptikisma frakcio en la Eŭropa Parlamento, kiu ekzistis en la jaroj 1999-2004. Kunprezidantoj de grupo EDD (fine de oficperiodo kun 18 membroj) estis nederlandano Johannes Blokland, dano Jens-Peter Bonde kaj franco Jean Saint-Josse (ĉi-tiu lasta ĝis 2002). Post eŭropaj balotoj en 2004 ĝistempaj membroj kun membroj el novaj membraj ŝtatoj de EU faris novan frakcion Sendependeco kaj Demokratio.

Vidu ankaŭRedakti