Esperantista Literatura Asocio

(Alidirektita el ELA)

Esperantista Literatura Asocio. (ELA) estis fondita dum la 7-a Universala Kongreso en Antverpeno en 1911 je la nomo "Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Verkistoj" (IUEV) kaj ricevis la postan nomon en 1912.

IUEV/ELA celis kunigi la Esperantistajn verkistojn, ekzameni iliajn manuskriptojn antaŭ la presigo. Prezidanto de ELA estis Marie Hankel, poste f-ino Johanna Zschepank. Ĝia organo antaŭ la unua mondmilito, redaktita de Hankel, estis dissendita kiel enmetaĵo de Oficiala Gazeto Esperantista kaj tiel atingis relative multajn legantojn. Sub la influo de Hankel ĝi sekvis tre konserveman, kontraŭ-neologisman tendencon.

En la jaroj post la unua mondmilito ELA vigle agadis, aperis multaj raportoj en la revuo,Esperanto' de Universala Esperanto-Asocio (UEA), informantaj pri la presotaj kaj presitaj literaturaĵoj, ĝi reviziis manuskriptojn ktp. Jam en 1934 ELA "donis malmultajn signojn de la funkciado", kiel skribas Enciklopedio de Esperanto.