EURES (EURopean Employment Services en esperanto eŭropaj servoj por dungiteco) kunigas la eŭropan komisionon kaj la publikajn servojn por dungiteco de la landoj membraj de la eŭropa ekonomia areo kaj de Svislando. Aliaj regionaj kaj naciaj entoj rolantaj en dungiteco ankaŭ estas inkluzivitaj.

La celo de la EURES-reto estas provizi servojn por oferti al laboristoj kaj dungitoj same kiel al kiu ajn civitano deziranta ĝui la principon pri homa libera moviĝo. Tio implikas tri tipojn de servoj: informado, anoncoj kaj varbado. En la kunteksto de eŭropa dungstrategio, la moviĝeblo de laboristoj ne nur estas fundamenta rajto, sed ankaŭ ilo por helpi la labormerkaton adaptiĝi al evoluoj.

EURES ludas ĉiam pli grandan rolon por identigi mankojn kaj malmankojn de homforto en diversaj sektoroj. La reto ankaŭ helpas plibonigi dungitecon, aparte tiun de junuloj, per pligravigo de eksterlanda profesia sperto. EURES ankaŭ kontribuas al la kreo de komuna eŭropa labormerkato, kiel ekzemple en iuj ĉelimaj regionoj, kaj al estigo de integra regiona labormerkato.