East Coasting

albumo de Charles Mingus

East Coasting estas ĵaza muzikalbumo de Charles Mingus, produktita en 1957 kaj unuafoje eldonita en 1958 fare de diskeldonejo Bethlehem Records. Ĝi ekestis mallonge post la albumo Tijuana Moods.

Charles Mingus

Instrumentistaro redakti

La muzikpecoj redakti

Ĉiujn muzikpecojn komponis Charles Mingus, escepte „Memories Of You“.

  1. Memories Of You (Andy Razaf/Eubie Blake) (4:23)
  2. East Coasting (5:10)
  3. West Coast Ghoast (11:00)
  4. Celia (7:50)
  5. Conversation (5:25)
  6. Fifty-First Street Blues (5:45)

La disko redakti

La titolo East Coasting, kiun la diskeldonejo Bethlehem uzis, dislimigu la muzikon de la tiam populara okcident-marborda ĵazo; la diskeldonejoj uzis la nocion por la malmolbopo enmoda dum la 1950-aj jaroj kaj la moderna ĉefstila ĵazo de la okcidenta marbordo de Usono, kiu ĉefe ekestis en Novjorko. La muziko de Mingus jam tiam ne konvenis en unu el ĉi tiuj ŝablonoj: „Mi apartenas al neniu skolo; kaj de kiu ajn marbordo iu devenus, li realiĝu mem“ (cit. laŭ Weber/Filtgen).

 
Bill Evans en 1978

East Coasting ekestis saman tempon kiel Tjiuana Moods kaj por nuntempaj aŭskultantoj staras en la ombro de ĉi tiu tiam revolucia verko. Apartaĵo la disko tamen fariĝas pro la unufoja kunmuzikado de pianisto Bill Evans kun la Mingus-ensemblo; krom li kunverkis la baza ensemblo el Clarence Shaw, Shafi Hadi (alinome Curtis Porter), Jimmy Knepper kaj Dannie Richmond, kiu akompanos Ĉarlson Mingus tra ege fruktodona periodo de lia verkado ĝis la albumo Mingus Ah Um (1959)

La alta lirika kvalito de Bill Evans montriĝas en tio, kiel li sukcesas sin meti en la mingusajn komponaĵojn kaj ties variajn muzikajn humorojn. Hadi, Knepper kaj Shaw estas muzikistoj devenintaj de bibopo kaj malmolbopo, kiuj sukcesas enigi la influojn de la muziko de Duke Ellington, de gospelo, bluso kaj de tradicia novorleana ĵazo en la muzikon de la bando.

La sonregistradoj por la albumo okazis eble la 6-an de aŭugusto 1957.[1] La peco „Fifty-First Street Blues“ aperis komence (duparta) sur albumeto (Bethlehem 11041), la origina disko (Bethlehem 6019) entenis ĝin. La albumo aperis dum la 1960-aj jaroj ankaŭ sub la titolo Charlie Mingus Sextet (Polydor Production 623215). La lumdisko aperis en 1986 kiel ne-aŭtorizita versio de la eldonejo Affinity kiel New York Sketchbook. La lumdisko aperinta en la jaro 2000 (Rhino/WEA bzw. Shout Factory) enhavas krome aldonajn sonregistraĵojn de „East Coasting“ kaj „Memories Of You“.

Literaturo kaj fontoj redakti

  • Horst Weber, Gerd Filtgen: Charles Mingus. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Gauting-Buchendorf, s.j., ISBN 3-923657-05-6
  • Nat Hentoff: Akompanteksto pri East Coasting (Bethlehem)

Referencoj redakti

  1. Laŭ la diskopriskribo de jazzdisco.org/mingus, kiu indikas Cincinnati kiel registrejo; La interreta diskopriskribo de onttonen.info tamen indikas nur aŭguston de 1957 kaj registrejon Novorko . La 6-an de aŭgusto krome okazis la dua parto de la sonregistradoj por Tijuana Moods.