Jimmy Knepper

usona muzikisto

Jimmy Knepper (naskiĝis la 22-an de novembro 1927 en Los-Anĝeleso, Kalifornio kiel James M. Knepper; mortis la 14-an de junio 2003 en Triadelphia, kantono Ohio, Okcidenta Virginio) estis usona ĵaz-trombonisto.

Jimmy Knepper
Persona informo
Naskonomo James Minter Knepper
Naskiĝo 22-an de novembro 1927 (1927-11-22)
en Los-Anĝeleso
Morto 14-an de junio 2003 (2003-06-14) (75-jaraĝa)
en Triadelphia
Mortokialo Parkinsona malsano
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Maxine Fields
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • diskografa artisto
vdr

Vivo redakti

Knepper ellernis trombonludon infanaĝe kaj jam frue prezentis kun etaj dancbandoj. Fine de la 1940-aj kaj komence de la 1950-aj jaroj li estis membro en la bandoj de Freddie Slack, Roy Porter, Charlie Spivak, Charlie Barnet, Woody Herman, Claude Thornhill, Charlie Parker kaj Stan Kenton. Ekde 1957 ĝis 1962 li laboris en la diversaj ensembloj de Charles Mingus kaj kunverkis interalie je la sonregistradoj de la albumoj Tijuana Moods, East Coasting, Mingus Ah Um kaj Mingus Dynasty. Samtempe li ankaŭ laboris kun Tony Scott, Stan Kenton kaj kun Herbie Mann, kun kiu li en 1960 koncertvojaĝis tra Afriko. Krome li muzikis je sonregistradoj de Gil Evans, ekz. 1960 por Out of the Cool kaj 1963/64 je la kunsidoj por la albumo The Individualism of Gil Evans kaj kun Benny Goodman, kiun li en 1962 akompanis je vojaĝo tra Sovetunio. Post tio i laboris en la Brodveja spektaklo Funny Girl.

Ekde 1968 ĝis 1972 Knepper estis membro de la Thad Jones/Mel Lewis Orkestro kaj koncertis kun la naŭopo de Lee Konitz. En 1977 li kunmuzikis je la naskiĝdatrevena koncerto de Gil Evans (Priestess). Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li verkis ankaŭ regule kiel muzika direktisto kun la bando Mingus Dynasty, kiu prizorgis la repertuaron de Mingus, ĝis kiam Parkinsona malsano finis lian muzikan karieron.

Diskoj redakti

  • Jazz Workshop Presents: „Jimmy Knepper“, 1957[1]
  • A Swinging Introduction to Jimmy Knepper, 1957 (re-eldonita kiel Idol of Flies) kun Gene Quill, Bill Evans, Gene Roland, Bob Hammer, 1957[2]
  • Pepper/Knepper Quintet, 1958
  • Cunningbird kun Dannie Richmond, Al Cohn, Roland Hanna, George Mraz, 1976
  • Jimmy Knepper in L.A. kun Lew Tabackin, Roger Kellaway, Monty Budwig, Shelly Manne, 1977
  • Tell Me... kun Dick Vennik, John Engels, Eddie Engels, Nico Bunink, 1979
  • Primrose Path, Hep Records, 1980
  • First Place kun Bruce Forman, Mike Richmond, Billy Hart, 1982
  • I Dream Too Much kun Billy Hart, John Clark, John Eckert, Roland Hanna, George Mraz, 1984
  • Dream Dancing kun Mel Lewis, Ralph Moore, Dick Katz, George Mraz, 1986

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La registraĵoj de la unua albumo de Knepper je propra nomo ankaŭ estas eroj de The Complete Debut Recordings de Charles Mingus
  2. La noveldono (plilarĝiĝita per sonregistraĵoj el la jaro 1979) kun akompantekstoj de Brian Priestley aperis kiel Muted Joys ĉe diskeldonejo Affinity.