EcuRed estas reta enciklopedio de Kubo konstruita per MediaWiki softvaro sub licenso CC BY-NC-SA. Ĉiu antaŭe registrita uzanto povas kunlabori, sed ĝi estas administrata ĉefe de homoj rilataj al Junularaj Kluboj pri Elektroniko kaj Komputiko (partoj de la Ministerio pri Informadiko kaj Komunikado), kiu havas pli ol 600 filiojn tra la lando. Ĝi estis oficiale lanĉita la 14-an de decembro 2010, sub la aŭspicioj de la kuba registaro, subtenata de la Nacia Oficejo por Informado (ONI) kaj la Instituto de Scienca kaj Teknologia Informo (IDICT). Ĝi havas artikolojn, biografiojn kaj akademiajn verkojn, kaj prezentas la vizion de Kubo al la mondo.
En aprilo 2020, ĝi havis 211.713 artikolojn kaj 310.838 dosierojn, multaj el ili rilataj al kubaj biografioj kaj historio. Ĝi ankaŭ havas pli ol 60.460 registritajn uzantojn kaj 3,93 milionojn da redaktoj.[1]

EcuRed
MediaWiki website • interreta enciklopedio
Lando Kubo
Retadreso www.ecured.cu
Lingvo(j) hispana
vdr

Referencoj redakti

  1. Statistikoj de EcuRed (hispane). Alirita 2020-04-17.

Eksteraj ligiloj redakti