Ediklo (el la latina, aedicŭlum, plurale, aedicula) estas malgranda edifico, ĉefe templeto kiu povas utili kiel movebla sanktejorelikvujo, inter aliaj celoj. La termino estas diminutivo de aedisaedes, kiu signifas templon aŭ konstruaĵeton, laŭ Azorin (vidu sube). Ili aperis kaj en la klasika kaj en la gotika arkitekturoj.

Skizo de ediklo.

Laŭ Francisko Azorín Ediklo estas Malgrandeta edifico, foje portebla, ofte religia, konstruita de antikvuloj aŭ prezentita en la fono de bildoj.[1]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.