Edisija
Edisija (ruse Эдиссия) estas granda vilaĝo en la suda parto de la Stavropola regiono de Rusio, 45 kilometrojn norde de Mozdok, 5 kilometrojn oriente de la distrikta centro Kurskaja. Ĝi estas la dua plej granda loĝloko de Kurskij distrikto (Курской район). La vilaĝo staras ĉe la rivero Kura, kies akvo estas kolektata en akvorezervujo ĉe Kurskaja.
Edisija | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 357870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 858 (1989) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 3′ N, 44° 33′ O (mapo)44.04333333333344.548055555556Koordinatoj: 44° 3′ N, 44° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 189 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Historio
redaktiLa vilaĝon fondis en la lasta duono de la 18-a jarcento armenaj fuĝintoj el Osmana Imperio. La nomo venas de la nomo de Edeso, urbo en Malgranda Azio, nun konata kiel Urfa (Turkio).
En la vilaĝo estas armena preĝejo, konstruita en 19-a jc.