Edit Balogh

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BALOGH Edit (balog) estas rumanihungara tekstilartistino naskiĝinta la 27-an de oktobro 1958 en Târgu Mureş (Rumanio).

Edit Balogh
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1958 (1958-10-27) (65-jaraĝa)
Okupo
Okupo artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Balogh studis en belarta mezlernejo de sia naskiĝurbo, ekde 1985 en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Ekde 1986 ŝi vivas en Hungarujo. Ŝiaj majstroj estis: Éva Barabás, Pál Török, László Hunyadi, Gusztáv Cseh, Doina Ciato Hordovan. Ŝi laboras kiel tapetartistino.

Premioj, distingoj

redakti
  • 1983: 2-a premio Landa Dezajna Ekspozicio , Brukenthal-muzeo, Nagyszeben (Sibiu);
  • 1986: Stipendio de Fiatal Iparművészek Stúdiója;
  • 1987: Premio de Képző- és Iparművészeti Lektorátus , "Ünnep", Fiatal Iparművészek Stúdiója, Vigadó Galéria, Budapest;
  • 1988-91: Stipendio Kozma Lajos;
  • 1992: 12. Magyar Textilbiennálé (Fal- és Tértextil Biennálé), Művészeti Alap premio, Szombathely;
  • 1994: 13. Magyar Textilbiennálé (Fal- és Tértextil Biennálé), premio;
  • 1996: 14. Magyar Textilbiennálé (Fal- és Tértextil Biennálé) ĉefpremio, Kárpit határok nélkül (tapeto sen limoj), Szombathely.