Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Edith Nielsine WEIDE (naskita NIELSEN la 8-an de decembro 1912 en Arhuzo, Danio, mortis la 26-an de aŭgusto 1982 en Hamburgo, Germanio) estis dana esperantisto. Ŝi lernis Esperanton en kurso, kiun gvidis August Weide en Arhuzo. Ili geedziĝis la 8-an de februaro 1937. Edith Weide gvidis Esperanto-kursojn en Danlando. Edith kaj Aŭgust Weide estas la gepatroj de Eliza Kehlet kaj Peter Weide. En decembro 1948 ŝi kun la du infanoj translokiĝis de Ringkøbing en Danio al Hamburgo por sekvi la edzon, kiu post la Hitlera tempo, kiun li pasigis plejparte en Danio, en 1947 reiris al Hamburgo, ĉar li deziris denove labori kiel policisto tie. En la Hamburga Esperanto-Societo (HES) Edith Weide en 1966 fariĝis la unua virina prezidanto.

Edith Weide
Persona informo
Naskonomo Edith Nielsen
Naskiĝo 8-an de decembro 1912 (1912-12-08)
Morto 26-an de aŭgusto 1982 (1982-08-26) (69-jaraĝa)
Familio
Edz(in)o August Weide
Infanoj Peter WeideEliza Kehlet
vdr