August Weide

germana Esperanto-aktivulo (1904-1993)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

August WEIDE (naskiĝis la 8-an de julio 1904 - mortis la 7-an de aprilo 1993 en Hamburgo, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj multjardeka aktivulo por Esperanto.

August Weide
August Weide instruas.
August Weide instruas.
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1904 (1904-07-08)
Morto 7-an de aprilo 1993 (1993-04-07) (88-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Edith Weide
Infanoj Peter WeideEliza Kehlet
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Kovrilpaĝo de ABZ de amo, Kopenhago, 1972

Li lernis la lingvon aŭtodidakte en la 1920-aj jaroj, poste entuziasmiĝis pri la Cseh-metodo kaj gvidis laŭ ĝi multajn kursojn en Danio, Norvegio kaj Nederlando. En la 1950-aj jaroj li instruis en Hamburgo, i. a. en polica lernejo kaj vespera altlernejo. De 1955 ĝis 1965 li estis prezidanto de la Hamburga Esperanto Societo. Ankaŭ lia dandevena edzino Edith (forpasinta en 1982) estis esperantistino, samkiel iliaj infanoj kaj nepoj, kiuj denaske lernis la lingvon.

Weide verkis Esperanto erlernen, die Sprachmauern entfernen: Lehrbuch der Welthilfssprache; La naturmetodo. - Hamburg: Freie Gewerkschaft, (1948, 84 p.) kaj la pli ampleksan 300-paĝan lernolibron Esperanto laŭ la patrina metodo (1979); li kuntradukis Synnøve Solbakken (1939) kaj ABZ de amo (1972). En 1977/1978 li vojaĝis dufoje al Koreio por gvidi Esperanto-kursojn. Weide estis honora prezidanto de la Hamburga Esperanto-klubo kaj en 1961 honorigita per honormedalo de Germana Esperanto-Asocio. Fondaĵon Saliko de UEA starigis Eliza Kehlet kaj Peter Weide en 1989 por honori siajn gepatrojn August kaj Edith Weide.