Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Editorial Océano aŭ foje ankaŭ sen supersigno Oceano estas libroprodukta firmao kun centra oficejo en Barcelono. Ĝi okupiĝas pri eldonado de plenkreskula kaj porinfana literaturo, sciencaj kaj prilingvajn tekstoj, bildstriaj libroj, sondramoj kaj ligitaj kulturaj eldonaĵoj, precipe en la hispana kaj portugala lingvoj. Krom en Katalunio kaj Hispanio, ĝi havas naciajn branĉojn ankaŭ en Portugalio, Latinameriko kaj Usono, kaj estas inter la gvidaj libroeldonejoj en ekzemple Argentino, ĈilioMeksiko. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj ĝi kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Editorial Océano
Editorial Océano
eldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo centra sidejo en Barcelono, sed naciaj branĉoj ankaŭ en Portugalio, Latinameriko kaj Usono
Lando Hispanio
Agokampo eldonado de plenkreskula kaj porinfana literaturo, sciencaj kaj prilingvajn tekstoj, bildstriaj libroj, sondramoj kaj ligitaj kulturaj eldonaĵoj
TTT oceano.com (kaj pliaj, naciaj retejoj)
vdr