Edward M. Rosher
Edward M. ROSHER estis angla inĝeniero el Haslemere kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fakoj "fervojo" kaj "metioj".
Edward M. Rosher | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La unua "Fervoja terminaro (konstrufako)" de Rosher datiĝas de 1938. Sekvis pluaj fervojaj terminaroj en 1953, 1954, 1955 kaj 1958, en 1968 fine la "Il-maŝina nomenklaturo en ses lingvoj: Esperanta, angla, franca, germana, hispana, itala". Pro tiuj spertoj Rosher estis invitita prizorgi siajn fakojn kadre de la ellaboro de PIV.
Eksteraj ligiloj
redakti- Artikoloj de kaj pri Edward M. Rosher en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)