Edward Philip OCKEY (nask. 1913, mortis la 21-an de novembro 2006 en Lydbury North (Shropshire, Britio)) estis brita esperantisto kaj havenoficisto. Li elpaŝis precipe per sia Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto, kaj studoj pri la oficiala vorttrezoro.

Ockey estis membro de UEA ekde 1941 kaj preskaŭ same longe delegito kaj fakdelegito pri bibliografio, genealogio kaj mormonismo. Liaj plej gravaj verkoj estas Akademia vortaro-radikaro: konkordanco de Fundamento de Esperanto (1978) kaj Bibliografio de vortaroj (1982; TTT-versio parte ĝisdatigita de Geoffrey Sutton, 2002). Sian grandan librokolekton Ockey donacis al UEA.

Verkoj redakti

1982: Bibliografio de vortaroj Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine.

Literaturo redakti

  • 2007: Nekrologa noto en Esperanto (UEA), 2007, n-ro 4 (aprilo), p, 94.