Eight Is Enough

televida serio

Eight Is Enough (ankaŭ kiel eight is enough, ok sufiĉas) estas usona komedi-drama televidserio kiu estis elsendita de la kanalaro ABC el la 15a de marto, 1977, ĝis la 23a de majo, 1981. La programo estis planita por montri la vivon de ĵurnalisto Thomas Braden, real-viva patro kun ok gefiloj, kiu verkis libron samtitolan.

Eight Is Enough
televida serio
Originala titolo Eight Is Enough
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro komedia dramo
Reĝisoro Irving J. Moore
Aktoroj Dick Van Patten • Diana Hyland • Betty Buckley • Grant Goodeve • Lani O'Grady • Laurie Walters • Susan Richardson • Dianne Kay • Connie Needham • Willie Aames • Adam Rich
Muziko de John Beal
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 112
Elsendo
Elsendita 15 mar. 1977 – 23 maj. 1981
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La agado de la serio okazas al familio de Sakramento (Kalifornio) kiu havas ok gefilojn (el plej aĝa al la plej juna: David, Mary, Joanie, Susan, Nancy, Elizabeth, Tommy, kaj Nicholas). La patro, Tom Bradford (Dick Van Patten), estis ĵurnalisto de la fikcia Sacramento Register. Lia edzino Joan (Diana Hyland) estis dommastrino kiu zorgas la gefilojn. Bedaŭrinde, Hyland ricevis diagnozon de mama kancero kaj suferis la malsanon kiu rapide damaĝegis ŝian sanon dum la filmado, kaj tiel ŝi aperis nur en kvar epizodoj antaŭ tute malsaniĝi. Ŝi mortis la 27an de marto, 1977, kaj ankaŭ la morto de ŝia rolulo estis verkita en la serio.

La dua sezono ekis aŭtune de 1977 kun Tom kiel vidvo. Li finfine renkontiĝas kaj enamiĝas al Sandra Sue "Abby" Abbott (Betty Buckley), ankaŭ vidvina lerneja instruistino kiu venas hejmen por helpi Tommy kiam li rompas sian kruron futbalmatĉe.