La reskripto (Rescriptum principis) estis unu el la fontoj de la romia juro. Praktike temis pri respondo al problemo, koncernanta jurajn aferojn, adresita al la imperiestro flanke de privatulo aŭ de publika funkciulo. La opinio, almetita funde de la postulo, fariĝis “ŝtata” kaj ĝenerala “jura fonto”.

Ĝenerale en ĝi estis entenata la klaŭzo Si vera sunt ea quae complexa es ("Se estas veraj la asertoj kiujn vi resumis"). Do la reskripto fariĝis aplikebla, kaj jura fonto, nur se la skribitaĵoj estos konstatitaj veraj.

Ekleziaj reskriptoj redakti

En la Dokumentoj de la katolika eklezio oni nomas eklezia reskripto (reskripto = latine: re-scribere = skribi denove ), ankaŭ la apostolan leteron. La ekleziaj reskriboj, fakte, povas esti elemetitaj de diversaj aŭtoritatoj, de la suvereno papo, la Kongregacioj de la Roma Kurio, de episkopo kaj ĝenerala aŭ episkopa vikario.

La reskriptoj de jutico havas objekto decidojn rilate al proceso aŭ al kontestado prezentita al la Apostola Seĝo; la reskriptoj de graco koncernas la favorojn allasitajn al la petanto.

La eklezia reskripto povas ankaŭ koincidi kun la papa privilegio, ekzemple kiam per ĝi la apostola seĝo permesas al katolika sacerdoto forlasi la pastran staton (en kiu tamen ne estas nuligita la ricevita ordina sakramento).

Vidu ankaŭ redakti