Ekspocentr (Moskvo)
Centra ekspoziciejo "Ekspocentr" (ruse Центральный выставочный комплекс "Экспоцентр", ЦВК Экспоцентр[1]) estas unu el la plej grandaj ekspoziciaj organizaĵoj de Moskvo. Tie okazas multaj fakaj internaciaj ekspozicioj.
Ekspocentr | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Rusio | ||||
Situo | Moskvo | ||||
- koordinatoj | 55° 45′ 3″ N, 37° 32′ 38″ O (mapo)55.750937.5438Koordinatoj: 55° 45′ 3″ N, 37° 32′ 38″ O (mapo) | ||||
Konstrutempo | 1977—1978 | ||||
Ekspocentr | |||||
Vikimedia Komunejo: Moscow Expo Center [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĉefdirektoro de la centro estas Sergej Sergejeviĉ Bednov (ekde 2012).
"Ekspocentr" situas en centra parto de Moskvo sur teritorio (tereno 1) de Moskva-Siti (tereno 1). Proksimaj metrostacioj: Delovoj centr, Delovoj centr).
Historio
redaktiEkspocentr devenas de specialaj organizaĵoj, aperintaj en Sovetunio por okazigo de diversaj internaciaj ekspozicioj.
En 1970 Registaro de Sovetunio ricevis proponon pri aperigo de nova granda ekspoziciejo centre de la urbo sur bordo de Moskva-rivero. La unua ekspoziciejo estis malfermita en 1977; jam en 1978 ĝi akceptis unu el la plej grandaj fakaj ekspozicioj — pri lignoprilaboro[2].
Dum 1980-aj jaroj la ekspozicia centro rapide evoluis. Nelonge post apero de la pavilono 1 ekfunkciis pavilonoj 2 kaj 3, kaj ankaŭ "Forumo" (ruse Форум) — unika arkitektura objekto: vitra piramido, simbolo de "Ekspocentr"[2].
En 2002 estis konstruita pavilono 7, kio ebligis disvastigi kongresan agadon, ĉar ĝi enhavis konferencan halon por pli ol 300 homoj[2].
Ekde sia apero Ekspocentr akceptis pli ol 6 000 ekspozicioj[3].
Ĉefdirektoroj laŭ jaroj[4]:
Periodo | Gvidanto |
---|---|
1959 — 1964 | Aleksandr Saag |
1964 — 1970 | Konstantin Smoljanov |
1970 — 1973 | Ĥaĉik Oganesjan |
1973 — 1977 | Aleksandr Pavlenko |
1977 — 1979 | Lev Garusov |
1979 — 1984 | Vladimir Korsikov |
1984 — 1990 | Stanislav Miĥajlov |
1990 — 2002 | Igorj Denisov |
2002 — 2012 | Vladimir Malkeviĉ |
ekde 2012 | Sergej Bednov |
Referencoj
redakti- ↑ Oficiala nomo laŭ ĉefa retejo
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Historio de Ekspocentr (ruse)
- ↑ Pri ekspozicioj (ruse)
- ↑ Estroj de Ekspocentr Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (ruse, angle)