Metrolinio Kalininsko-Solncevskaja (Moskvo)

linio de la Metroo de Moskvo

Kalininsko-Solncevskaja (flava) linio[1] (ruse Калининско-Солнцевская линия) estas linio numero 8 de la Metroo de Moskvo. Ĝi konsistas el du apartaj eroj: TretjakovskajaNovokosino (8 stacioj en centra kaj orienta partoj de Moskvo) kaj Park PobediRamenki (5 stacioj). Tuta linio estas subtera.

080 / Kalininsko-Solncevskaja
Калининско-Солнцевская линия

Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Historio
Malfermo 1979 (2012)
Teknikaj trajtoj
Longo 16,3 + 30,9 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
8 + 14 stacioj
vdr

Ekde malfermo en 1979 ĝis 2014 la linio estas nomita Kalininskaja je nomo de distrikto Kalininskij siavice nomita de Miĥail Kalinin.

Statistiko

redakti
  • Longo: 16,3 + 30,9 km
  • Kvanto da stacioj: 8 + 14
  • Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 337 mil (en 2011)

Historio

redakti

Unuaj 6 stacioj (ekde Marksistskaja ĝis Novogirejevo) malfermiĝis en 1979 antaŭ Somera Olimpiko en Moskvo; la linio (tiam nomita Kalininskaja, ruse Калининская) kunligis orientan parton de Moskvo kun centra parto. En 1986 oni plilongigis linion ĝis stacio Tretjakovskaja. Oka stacio Novokosino estis malfermita en 2012.

En 2010-aj jaroj oni planis plilongigi la linion ĝis okcidento de Moskvo. Laŭ la plano en 2014 estis malfermita stacio Delovoj centr (dustacia linio Park PobediDelovoj centr); ĝi fariĝis unua stacio de nova (okcidenta) parto. Kalininskaja linio estis alinomita al Kalininsko-Solncevskaja (ruse Калининско-Солнцевская линия).

La 6-an de septembro 2023, stacioj Piĥtino kaj Aeroport Vnukovo estis malfermitaj.

Stacioj

redakti
 
Skemo de metrolinio Kalininsko-Solncevskaja

La linio havas 8 funkciantajn staciojn en orienta parto kaj 14 funkciantajn staciojn en okcidenta parto.

Stacioj de orienta parto (Kalininskaja) listigitaj de oriento al okcidento (aŭ inverse):

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Interkonektoj
080  23 Novokosino Новокосино Novokosino D4  Reutovo
080  22 Novogirejevo Новогиреево Novogireyevo D4  Novogirejevo
080  21 Perovo Перово Perovo
080  20 Ŝosse Entuziastov Шоссе Энтузиастов Shosse Entuziastov 140  Ŝosse Entuziastov
080  19 Aviamotornaja Авиамоторная Aviamotornaya 110  Aviamotornaja
080  18 Ploŝĉadj Iljiĉa Площадь Ильича Ploshchad Ilicha 100  Rimskaja
D2  Moskva Tovarnaja
080  17 Marksistskaja Марксистская Marksistskaya 050  Taganskaja
070  Taganskaja
080  16 Tretjakovskaja Третьяковская Tretyakovskaya 060  Tretjakovskaja
020  Novokuzneckaja
080  15 Volĥonka Волхонка Volkhonka 010  Kropotkinskaja
080  14 Pluŝĉiĥa Плющиха Plyushchikha 030  Smolenskaja
080  13 Dorogomilovskaja Дорогомиловская Dorogomilovskaya


Stacioj de okcidenta parto (Solncevskaja):

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Interkonektoj
081  14 Delovoj centr Деловой Центр Delovoy Tsentr 110  Delovoj centr 170  Delovoj centr
041  Delovoj centr
081  13 Park Pobedi Парк Победы Park Pobedy 030  Park Pobedi
081  12 Minskaja Минская Minskaya D4  Minskaja
081  11 Lomonosovskij prospekt Ломоносовский проспект Lomonosovsky Prospekt
081  10 Ramenki Раменки Ramenki
081  09 Miĉurinskij prospekt Мичуринский проспект Michurinsky Prospekt 110  Miĉurinskij prospekt
081  08 Ozjornaja Озёрная Ozyornaya
081  07 Govorovo Говорово Govorovo
081  06 Solncevo Солнцево Solntsevo
081  05 Borovskoje ŝosse Боровское шоссе Borovskoye Shosse
081  04 Novoperedelkino Новопеределкино Novoperedelkino
081  03 Rasskazovka Рассказовка Rasskazovka
081  02 Piĥtino Пыхтино Pykhtino
081  01 Aeroport Vnukovo Аэропорт Внуково Aeroport Vnukovo


Referencoj

redakti
  1. Ekde 2014 nomita Kalininskaja

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti