Tretjakovskaja (stacio de Moskva metroo)
Tretjakovskaja | |||||||||||||
ruse Третьяковская | |||||||||||||
Situo | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lando | ![]() | ||||||||||||
Urbo | Moskvo | ||||||||||||
Situo | Zamoskvoreĉje (Centra arondismento) | ||||||||||||
Geografia situo | 55° 44′ 30″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo)55.74166666666737.6275Koordinatoj: 55° 44′ 30″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo) | ||||||||||||
| |||||||||||||
Kajoj | 1 | ||||||||||||
Historio | |||||||||||||
Malfermo | 3-a de januaro 1971 | ||||||||||||
Arkitektoj |
| ||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||
Trafikanto | ![]() | ||||||||||||
Kodo | 097 (Kaluĵsko-Riĵskaja linio) 085 (Kalininsko-Solncevskaja linio) | ||||||||||||
| |||||||||||||
Tretjakovskaja (ruse Третьяковская, "de Tretjakova galerio") estas stacio de la Metroo de Moskvo en centra parto de Moskvo (distrikto Zamoskvoreĉje). Ĝi estas fina sur Kalininsko-Solncevskaja linio kaj situas najbare al stacio Marksistskaja. Samtempe ĝi estas stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja linio kaj situas inter stacioj Kitaj-Gorod kaj Oktjabrjskaja.
Ĝia profundo estas 46 metroj. Arkitekturistoj estas V. Polikarpova, A. Markova (suda halo), R. Pogrebnoj, V. Filippov (norda halo). Inĝenieroj-konstruistoj estas Ju.Muromcev (suda halo), E.Ĉernjakova, M.Belova (norda halo).
La stacio havas du halojn (suda kaj norda) havantajn po unu kajo kaj du trakoj kaj kunligitajn per transirejo. Per komuna subtera vestiblo oni povas atingi elirejon al stratoj Bolŝaja Ordinka, Malaja Ordinka kaj Klimentovskij strateto.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:35-1:00.
NomoRedakti
Sian nuntempan nomon "Tretjakovskaja" ricevis de situanta proksime Tretjakova bilda galerio.
Ĝis junio de 1983 la stacio estis nomita "Novokuzneckaja" (nun tiel nomiĝas kunligita stacio de Zamoskvoreckaja linio). Dum plivastigo de Moskva metroo ĝi estis alinomigita. Decido pri alinomigo aperis du monatojn antaŭe[1].
HistorioRedakti
Suda halo estis malfermita la 3-an de januaro 1971. Dekomence "Tretjakovskaja" estis stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja metrolinio.
La 11-an de januaro 1986 ekfunkciis norda halo. Dum sekvintaj du semajnoj unu vojo de suda halo estis komutita al linio Kalininskaja kaj la 25-an de januaro 1986 oni malfermis trafikon laŭ "flava" linio.
DekoroRedakti
Muroj ĉe trakoj en suda halo estas faritaj el griza marmoro, planko estas kovrita de griza granito. Muroj de norda halo estas kovritaj de rozkolora marmoro; la muroj estas dekoritaj per bronzaj portretoj de rusiaj pentristoj (aŭtoro - A.Burganov).
AkcidentojRedakti
- La 1-an de januaro 1998 trajna stiristo trovis en vagono suspektindan forlasitan saketon kun dratoj. Ĝi estis metita al ĉambreto de stacia deĵorantino kaj post duonhoro eksplodis. Pro tio estis vundita deĵorantino kaj iomete suferis du ordigistinoj. Kialoj de la ago ĝis nun estis ne ĝuste konataj; el eblaj variantoj oni nomas huliganecon aŭ ekonomiajn kialojn[2].
- La 27-an de aprilo 2009 unu pasaĝero pereis hazarde falinte sur relojn[3]. La 24-an de oktobro 2013 ebria pasaĝero falis sur relojn; trafiko estis dum nelonge interrompita, la homo postvivis[4].
- La 24-an de februaro 2010 okazis amasa interbatado en vagono serioze interrompiginta veturadon de trajnoj. Pri ĝiaj kialoj amaskomunikiloj ne informis[5]. Estis ankaŭ aliaj similaj eventoj.
Mencioj en beletroRedakti
En rusa literaturoRedakti
La stacio estas unu el la gravaj lokoj de romano de Dmitrij Gluĥovskij "Metroo-2033" (ruse Метро-2033) en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.
Interesaj faktojRedakti
- Pro siaspeca organizado de trafiko "Tretjakovskaja" havas "transplatformajn transirejojn": por trafi alian metrolinion oni transiras al alia flanko de sama platformo. En ĉiu el du staciaj haloj trajnoj venadas al ambaŭ vojoj samdirekte. Tiu ĉi sistemo estas oportuna por pasaĝeroj sed por multaj samtempe estas konfuziga.
- Laŭ planoj de evoluo de Moskva metroo Kalininskaja linio estos plilongigita kaj post Tretjakovskaja aperos 15 novaj stacioj (nun la linio havas nur 8 staciojn). Parte la nova linio jam estas konstruata[6].
InterkonektojRedakti
Ekzistas transirejo al:
- → Zamoskvoreckaja linio (stacio Novokuzneckaja)
- Aŭtobusoj: № 25
- Trolebusoj: № 8
Proksimaj objektojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ "Novokuzneckaja" ekestis "Tretjakovskaja" (ruse)
- ↑ Terorisma ago en Moskva metroo en 1998: nur demandoj... (ruse)
- ↑ Sur metrostacio "Tretjakovskaja" pereis homo (ruse)
- ↑ Sur la relojn falis ebria ukrainiano[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Interbatado sur "Tretjakovskaja"[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Longo de nova parto estos 26 km Arkivigite je 2013-08-25 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Stacioj de Kaluĵsko-Riĵskaja linio de la Metroo de Moskvo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
/ Stacioj de Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||