Centra ringo de Moskvo

Linio de la Metroo de Moskvo
Centra ringo de Moskvo
Московское центральное кольцо (МЦК)

Superrigardo
Loko Moskvo  Rusio
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Rusaj fervojoj
Metroo de Moskvo
Historio
Malfermo 10-a de septembro 2016
Teknikaj trajtoj
Longo 54 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
31 stacioj
vdr

La Centra ringo de MoskvoMCK (ruse Московское центральное кольцо, МЦК),[1][2] nomita Linio 14 aŭ nur Ĉirkaŭira linio (ruse Окружная линия) kaj markita en ruĝa/blanka koloro estas 54 km longa cirkla fervojlinio kiu ĉirkaŭiras historian Moskvon. La linio estas rekonstruita el la malgranda cirkla fervoja ringo kaj malfermita al pasaĝeroj la 10-an de septembro 2016[3][4] kaj estas ekspluatata de la posedata de Registaro de Moskvo kompanio MKZD tra la Metroo de Moskvo, kun la kontrolitaj de la ŝtato Rusaj fervojoj elektitaj kiel la ekspluatada subkontraktisto. La infrastrukturo, trakoj kaj kajoj estas posedataj kaj administritaj fare de Rusaj fervojoj,[5] dum plej multaj stacidomoj estas posedataj de MKZD.

Historio redakti

La fervojo estis komisiita en 1897 sub la aŭspicioj de caro Nikolao la 2-a, tiel akirante la kromnomon "Reĝa Fervojo" .[6] La planado daŭris kvin jarojn. Dek tri alternativaj dezajnoj estis reviziitaj dum la procezo. La gajninta oferto estis por kvar-traka fervojlinio, kun du trakoj asignitaj al frajto, kaj la aliaj du uzataj de trajnoj por pasaĝeroj. La projekto venis kun estimita kosto de 40 milionoj da rubloj.

Konstruado komenciĝis en majo 1902. Sekvante malvenkon de la Rusa-japana milito en 1905, la konstruo estis prokrastita. Tial ke la kostoj superis la estimitan koston per triono, la nombro de konstruotaj vojoj estis reduktita al du. Pontoj, de kiuj estas 35 (4 grandaj kaj 31 malgrandaj), estis aparte multekostaj. Ilia malalta interspaco malhelpis elektrizadon dum pli ol la venonta jarcento.[7] La vasta fervoja infrastrukturo inkludis loĝejojn, akvoturojn, forĝejojn, kaj diversajn butikojn.[8][7] Stacidomoj - arĥitekturaj ĉefverkoj konstruitaj en la tipa rusa industria stilo de la frua 20-a jarcento - havis elektron.[8] Hejtado estis provizita de kahelfornoj, kelkaj el kiuj estis faritaj en Rusio, kaj iuj importitaj el Nederlando. Horloĝojn de stacioj estis aĉetitaj de svisa produktanto Paul Buhre. Konataj pro ilia ĝusteco, ĉi tiuj horloĝoj, provizore, iĝis la urba referenca horo. Nur unu el tiuj horloĝoj supervivis. Ĝi situas en mastruma oficejo de stacio Presnja.

La unua trajno veturis en 1907.[6] La 19-an de julio 1908, la fervojo estis oficiale malfermita. La malferma ceremonio okazis kun ĉeesto de la Caro, de la membroj de la reĝa familio, kaj de oficialuloj de la registaro kaj urbo.

En la unuaj monatoj, la fervojo estis uzata ekskluzive por pasaĝera trafiko. Pro alta vojaĝkosto - 3,40 rubloj - vojaĝado estis praktike neekzistanta, kaj la linio alportis entute 132 rublojn de enspezo ekde la enservigo. Tial, la 10-an de oktobro 1908, pasaĝeraj trajnoj estis nuligitaj favore al frajto.

Inter la Dua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio de 1917, la pasaĝera servo estis restarigita, kvankam frajto restis la sola vivtena fonto de enspezoj. En la malfruaj 1920-aj jaroj, aliaj formoj de publika transporto aperis, kaj, en 1934, pasaĝera servo finiĝis, nur por rekomenci, denove, 82 jarojn poste.

Mapoj redakti


 

Stacioj redakti

La 31 stacioj de la Centra ringo de Moskvo laŭ la horloĝa movo (aŭ inverse)

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Interkonektoj
31Okruĵnaja Окружная Okrujnaya 100  Okruĵnaja
D1  Okruĵnaja
30Vladikino Владыкино Vladykino 090  Vladikino  
29Botaniĉeskij sad Ботанический сад Botanichesky Sad 060  Botaniĉeskij sad
28Rostokino Ростокино Rostokino D5  Rostokino
27Belokamennaja Белокаменная Belokamennaya
26Bulvar Rokossovskogo Бульвар Рокоссовского Bulvar Rokossovskogo 010  Bulvar Rokossovskogo
25Lokomotiv Локомотив Lokomotiv 010  Ĉerkizovskaja  
24Izmajlovo Измайлово Izmaylovo 030  Partizanskaja
23Sokolinaja Gora Соколиная Гора Sokolinaya Gora
22Ŝosse Entuziastov Шоссе Энтузиастов Shosse Entuziastov 080  Ŝosse Entuziastov
21Andronovka Андроновка Andronovka
20Niĵegorodskaja Нижегородская Nijegorodskaya 110  Niĵegorodskaja
150  Niĵegorodskaja
19Novoĥoĥlovskaja Новохохловская Novohohlovskaya D2  Novoĥoĥlovskaja
18Ugreŝskaja Угрешская Ugreshskaya 070  Volgogradskij prospekt
17Dubrovka Дубровка Dubrovka 100  Dubrovka
100  Koĵuĥovskaja
16Avtozavodskaja Автозаводская Avtozavodskaya 020  Avtozavodskaja
15ZIL ЗИЛ ZIL 160  ZIL
180  ZIL
14Verĥnije Kotli Верхние Котлы Verkhniye Kotly 090  Nagatinskaja
13Krimskaja Крымская Krymskaya 160  Krimskaja
12Ploŝĉad Gagarina Площадь Гагарина Ploschad Gagarina 060  Leninskij prospekt  
11Luĵniki Лужники Lujniki 010  Sportivnaja
10Kutuzovskaja Кутузовская Kutuzovskaya 040  Kutuzovskaja  
09Moskva-Siti Москва-Сити Moskva-City 041  Moskva-Siti  
D1  Testovskaja
08Ŝelepiĥa Шелепиха Shelepikha 110  Ŝelepiĥa  
D1  Testovskaja
07Ĥoroŝovo Хорошёво Khoroshyovo 070  Poleĵajevskaja 110  Ĥoroŝovskaja
06Zorge Зорге Zorge
05Panfilovskaja Панфиловская Panfilovskaya 070  Oktjabrjskoje Pole
04Streŝnevo Стрешнево Streshnevo D2  Streŝnevo
03Baltijskaja Балтийская Baltiyskaya 020  Vojkovskaja
02Koptevo Коптево Koptevo
01Liĥobori Лихоборы Likhobory D3  Liĥobori


Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. МКЖД официально переименовали в Московское центральное кольцо. Rossiya Segodnya.
  2. МКЖД получила название Московское центральное кольцо.
  3. Rupasova, Anastasia. How Moscow’s new light rail system will make life easier for passengers (2016-09-09). (La aŭtoro malĝuste rilatas al la sistemo kiel "malpeza fervojo", eĉ se ŝi ĝuste identigas veturantan materialon kiel Lastoĉka, kiu estas norma fervoja vagonaro)
  4. Власти Москвы запустят МЦК для пассажиров 10 сентября (Moskvaj aŭtoritatoj komencos funkciigi pasaĝeran servon sur Centra ringo de Moskvo la 10-an de septembro).
  5. Стартовал второй этап тестовой обкатки «Московской кругосветки». www.gudok.ru. Alirita 2016-12-04.
  6. 6,0 6,1 Московская кругосветка № 23 (54) (ruse). Большая Москва (2015-06-24). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-03-18.
  7. 7,0 7,1 История МЦК. Единый Транспортный Портал. Arkivita el la originalo je 2019-01-21. Alirita 16 septembro 2016.
  8. 8,0 8,1 Кочкурова, Анна. Альбом сооружений Московской окружной железной дороги 1903-1908 гг.. История России до 1917 года. Alirita 15 septembro 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moscow Central Circle en la angla Vikipedio.