Perovo (stacio de Moskva metroo)

stacio de Moskva metroo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo)

080

Perovo
ruse Перово
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Perovo, Novogirejevo (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O (mapo)55.751137.7866Koordinatoj: 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O (mapo)
Perovo (Moskvo)
Perovo (Moskvo)
DEC
Perovo
Perovo
Perovo
Situo de Perovo
Map
Perovo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • N.Aloŝina
  • V.Voloviĉ
  • N.Samojlova
  • R.Tkaĉova
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 080
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Novogirejevo Ŝosse Entuziastov
vdr

Perovo (ruse Перово) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novogirejevo kaj Ŝosse Entuziastov en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo inter 1-a kaj la 2-a Vladimirskaja stratoj. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas N. Aloŝina, V. Voloviĉ (kun helpo de N.Samojlova kaj R.Tkaĉova); inĝenieroj-konstruistoj estas T. Ĵarova, Ju. Muromcev.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de la kajo troviĝas elirejoj al Verda avenuo. Ĉe okcidenta vestiblo ekzistas 6 elirejoj al diversaj flankoj de Verda avenuo kaj 2-a Vladimirskaja strato, el orienta — 2 elirejoj.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.

Nomo redakti

La stacio estas nomita de urbo Perovo ekde 1960 estanta parto de Moskvo.

En ekaj projektoj estis proponitaj ankaŭ aliaj nomoj: "Perovo Pole" ("Kampo Perovo", ruse Перово поле), "Vladimirskaja" ("Vladimira", ruse Владимирская).

Historio redakti

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "MarksistskajaNovogirejevo".

La linion kaj stacion "Perovo" oni komencis konstrui en 1976[1]; tiu konstruado fariĝis populara temo de artikoloj aperintaj en tiamaj moskvaj gazetoj. Parto "Ŝosse Entuziastov" — "Perovo" estis plej malfacila por konstruistoj pro multe da akvo kaj akvoplenaj rokaĵoj; tamen novembre de 1979 tuta tunela vojo ĝis "Novogirejevo" estis preta[2].

La 29-an de decembro 1979 sur "Perovo" okazis solena mitingo dediĉita al malfermo de la stacio[3]. Unu tagon poste malfermiĝis konstanta pasaĝera itinero kunliginta ses staciojn de nova linio.

Dekoro redakti

 
Montrilo kaj benkoj centre de la halo

Muroj supre de trakoj estas dekoritaj per blanka kaj nigra marmoro kaj ornamitaj per kvar paroj da paneloj kun fabelaj birdoj kaj aliaj mitaj figuroj (faritaj de L.Novikova, V.Filatov). Centre de stacio sur granita planko situas serio da montriloj kun benkoj. Arkoj de elirejoj estas dekoritaj per floraj ornamaĵoj.

Lumiloj sur volboj similas plumojn, tio verŝajne, estas kunligita kun nomo "Perovo": "pero" (перо) ruslingve signifas "plumo".

Akcidentoj redakti

Mencioj en beletro redakti

 
Vido el metrotrajno

En rusa literaturo redakti

La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[5]); en la libro nemultaj postvivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj redakti

  • Unu el bareliefoj sur muroj similas signon de Apokalipso (el Biblio)[6]
  • Distanco inter "Ŝosse Entuziastov" kaj "Perovo" estas unu el la plej longaj distancoj inter najbaraj stacioj en Moskva metroo kaj plej longa en Kalininskaja linio (3 km 23 m). Krome en tiu parto estas plej rapida veturado de trajnoj (en 1985 unu trajno traveturis ĝin kun rapido pli ol 100 km/h)

Interkonektoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti