Perovo (distrikto de Moskvo)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo) |
Perovo (ruse Перово) estas administra distrikto kaj samnoma municipo en Orienta arondismento de Moskvo, Rusio.
Distrikto Perovo | |||
ruse Перово | |||
Urba distrikto | |||
Situo de Perovo en Moskvo
| |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Areo | 9,73 km² (973 ha) | ||
Loĝantaro | 140 669 (2014) | ||
Denseco | 14 457,25 loĝ./km² | ||
Horzono | MT (UTC+4) | ||
![]() | |||
Retpaĝo: perovo.mos.ru | |||
Perovo estas nomita de apudmoskva urbo Perovo kiu ekzistis dum 1925 — 1960 kaj poste fariĝis parto de Moskvo. La nuna Perovo estas nur parto de la estinta urbo. La distrikto okupas 973 hektarojn kaj estas unu el plej grandaj en Moskvo.
Perovo enhavas multajn kutimajn 5-, 9- kaj 12-etaĝajn domojn konstruitajn dum 1960-aj jaroj, restis ankaŭ kelkaj pli malnovaj konstruaĵoj.
LoĝantaroRedakti
Loĝantaro de Perovo laŭ jaroj:
2002 | 2010 [1] | 2014 |
---|---|---|
134,7 mil | 139,4 mil | 140,7 mil |
Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Perovo estas 139351 loĝantoj, el ili 61341 (44,02 %) viroj kaj 78010 (55,98 %) virinoj[1].
Fizika geografio kaj naturoRedakti
ReliefoRedakti
Perovo same kiel la tuta orienta parto de Moskvo kaj Orienta Apudmoskvo situas sur Meŝĉora malaltebenaĵo. Tial reliefo de la distrikto ne enhavas altajn lokojn.
KlimatoRedakti
Klimato de Perovo similas tutmoskvan.
AkvujojRedakti
Grandaj akvujoj mankas. Kelkaj akvofluoj en Perovo fluas (parte aŭ tute) subtere:
- Niŝĉenka; preskaŭ tuta estis forigita subteren; fluas apud la uzino "Kompressor", iomete videblas de sur fervojoj; verŝajne en Perovo komenciĝas ĝia eta alfluanto rivereto Perovskij [2];
- Ĉuriliĥa; verŝajne komenciĝas en Perovo sed aperas surtere nur en sud-okcidenta parto de Moskvo.
Lagetoj en Perovo:
- Kupavna lageto (en parko Perovo apud kinejo "Vladivostok"); en la parko estas ankaŭ unu alia sennoma lageto (apud strato Korennaja);
- Vladimira lageto (apud metrostacio Ŝosse Entuziastov);
- du teknikaj akvujoj apud fervojo.
Flaŭro kaj bestaroRedakti
En la distrikto estas kreskaĵaro kaj bestaro sama kiel en la tuta Moskvo. Tamen estas kelkaj kreskaĵoj [3] nuntempe ekzistantaj nur en Perovo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
En Perovo troviĝas malgranda parko "Perovskij" kun multaj arboj (kverkoj, aceroj, kaŝtanarboj ktp.) kaj floroj. En najbaraj distriktoj situas kelkaj arbaroj (Izmajlovo, Kuskovo).
Ekologia situacioRedakti
Malgraŭ la Orienta arondismento estas riĉa je kreskaĵaro, ekologie Perovo estas unu el malbonŝancaj distriktoj de Moskvo [4]. Niŝĉenka, la loka eta rivero, eltas la plej malpurigita rivero de Moskvo [5].
HistorioRedakti
Perovo estas elemento de Moskvo ekde 1960.
StratojRedakti
Plej gravaj stratoj:
Nomo en Esperanto | Nomo ruse |
---|---|
Ŝoseo Entuziastov | Шоссе Энтузиастов |
Pleĥanov-strato | Улица Плеханова |
Verda avenuo | Зелёный проспект |
Strato 1-a Vladimirskaja | Первая Владимирская улица |
Strato Perovskaja | Перовская улица |
Strato Metallurgov | Улица Металлургов |
Strato Novogirejevskaja | Новогиреевская улица |
TransportoRedakti
Metroo kaj fervoja transportoRedakti
La distrikton trairas Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo. En Perovo situas stacioj Ŝosse Entuziastov kaj Perovo.
En Perovo estas fervojaj stacioj "Aviamotornaja", "Andronovka", "Perovo" (de Kazana stacidomo al Rjazan kaj Kazano). De "Perovo" estas transirejo al fervoja stacio Ĉuĥlinka (de Kurska stacidomo al Vladimir). Estas ankaŭ malgranda parto de Moskva cirkla fervojo (ne funkcias por pasaĝeroj).
Surtera transportoRedakti
En Perovo estas itineroj de pasaĝera aŭto-transporto:
- aŭtobusoj №№ 7, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 141, 211, 214, 254, 617, 659, 702, 776, 787, apudurbaj: 322, 326, 337, 385, 444, ;
- trolebusoj №№ 30, 53, 68, 77;
- tramoj №№ 8, 24, 34, 36, 37;
- marŝrutkoj.
Arkitekturaj vidindaĵojRedakti
La plej elstara konstruaĵo estas kristana preĝejo sur Lazo strato (de 17-18-aj jarcentoj). Ĝi situas en historia centro de Perovo apud la parko "Perovskij" kaj ĉe la loko de estinta Perova bieno. Apude situas kinejo "Vladivostok" (aperis en jaro 1967).
En Perovo kelkaj plej oldaj domoj ekzistantaj ekde fino de 1940-aj jaroj troviĝas laŭ Ŝosseo Entuziastov.
Apud Zeljonij avenuo ĝis nun restis kelkaj interesaj domoj konstruitaj de militkaptitoj el Germanio dum la Dua mondmilito.
SportoRedakti
En parko "Perovo" funkcias futbala stadiono Lokomotiv-Perovo kun futballernejo por infanoj; ĝi estis ĉefa stadiono por futbalklubo Lokomotiv-2 Moskvo.
Perovo en beletroRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Rezultoj de tutrusia popolnombrado (2010)[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Perovskij rivereto (ruse)
- ↑ El la Ruĝa Listo de Moskvo[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Ekologia mapo de malpurigo de Moskvo (ruse)
- ↑ Niŝenka estas la plej malpura rivero de Moskvo (ruse)
- ↑ Eldono de "Nokta patrolo" en Esperanto (eldonejo "Impeto")
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala paĝaro de la estraro Arkivigite je 2013-03-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- Paĝaro kaj forumo de perovanoj (ruse)