Ŝoseo Entuziastov (Moskvo)
Ŝoseo Entuziastov ("Ŝoseo de Entuziasmuloj", ruse Шоссе Энтузиастов) estas unu el ĉefaj radiaj ŝoseoj de Moskvo. Ĝi situas oriente de Moskvo en Sud-Orienta kaj Orienta arondismentoj. Ĝi komenciĝas ĉe la placo Rogoĵskaja Zastava kaj post la Moskva cirkla aŭtovojo kontinuiĝas kiel aŭtovojo M7 "Volga" Moskvo - Vladimir - Niĵnij Novgorod - Ĉeboksari - Kazano - Ufa; Ŝosse Entuziastov estas nomataj ankaŭ partoj de la vojo en urboj Balaŝiĥa kaj Noginsk (Moskva provinco).
Nomo
redaktiAntaŭe ĝi estis nomita Vladimira ŝoseo (de la urbo Vladimir). En 1919 la ŝoseo estis alinomita honore al la entuziasmuloj — revoluciuloj kaj politikaj prizonuloj, kiuj iris al siberiaj ekzilejoj laŭ ĉi tiu vojo dum la cara reĝimo.
Transporto
redaktiAŭtobusoj: 7, 15, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 133, 141, 211, 214, 237, 254, 702, 730, 759.
Trolebusoj: 30, 45, 53, 68.
Tramoj: 8, 12, 24, 32, 34, 36, 37, 46, 50.
Metroo: ĉe Ŝoseo Entuziastov situas metrostacioj: