Ekzota kato estas raso de kato kiu havas la formon de la Persa kato sed kun mallonga hararo. Ĝi estis produktita per hibridigo de la British Shorthair kaj la American shorthair kun persoj, atingante fortikan katon de mallonga kaj densa hararo. Tio estis atingita cele al aldono de la geno de la mallonga hararo al la genaro de la persa kato. Ĝi estas akceptita kiel pura raso ekde 1967, kiam ili konkurencis en la Ĉampioneco 1a de Majo.

Tiu raso ne estas tiom populara kiom la persa kato, sed ĝi etendiĝis rapide pro tio ke la hararzorgado estas malpli komplika kaj la haroj ne tiom falas, do ĝi generas malpli da alergioj.

Dum la programo de hibridigo oni faris krucigojn ankaŭ kun la blua rusa kaj kun la Birma kato. Ekde 1987 estas krucigebla nur kun la persa kato. La Internacia felinologia federacio agnoskis la ekzotan katon en 1986.

La ekzota kato havas fortikan aspekton, rondecforman korpon, kun mallongaj kaj dikaj haroj. Ties grandaj rondoformaj okuloj, senpinta muzelo, vizaĝa mieno afabla, kaj malgrandaj oreloj havigas specifan bildon de la raso.

Bibliografio redakti

  • Helgren, J. Anne.(2006) Iams Cat Breed Guide: Exotic Shorthair Telemark Productions
  • Cannon MJ, MacKay AD, Barr FJ, Rudorf H, Bradley KJ, Gruffydd-Jones TJ (October 2001). "Prevalence of polycystic kidney disease in Persian cats in the United Kingdom". Vet. Rec. 149 (14): 409–11. doi:10.1016/S1098-612X(03)00052-4. PMID 11678212.

Eksteraj ligiloj redakti