El Bayo estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, de provinco Zaragozo kiu apartenas al komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

El Bayo
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 1° 16′ U (mapo)42.18816-1.264129Koordinatoj: 42° 11′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
El Bayo (Provinco Zaragozo)
El Bayo (Provinco Zaragozo)
DEC
El Bayo
El Bayo
Situo de El Bayo
El Bayo (Hispanio)
El Bayo (Hispanio)
DEC
El Bayo
El Bayo
Situo de El Bayo

Map

vdr

Loknomo redakti

En kelkaj aragonaj dialektoj "bayo" signifas "de koloro flava", aŭ "de koloro okra" kaj aplikita al ĉevalo signifas de koloro flavec-blanka. La termino devenas de la latina BADIUS kaj troviĝas en aliaj aragonaj loknomoj. [1]

Geografio redakti

Oni ne konfuzu ĝin kun la malnova mezepoka setlejo El Bayo, kiu troviĝas en la komunumo Biota, kvankam relative proksima, kaj de kiu la nova loko El Bayo prenis sian nomon. [2]

La areo aljuĝita al la nova setlejo El Bayo estis 3,567 hektaroj de la municipoj de Ejea kaj Biota. [3]

Demografio redakti

Evoluo de la loĝantaro de El Bayo dum la jaroj 2000 ĝis 2018: [4]

406 (2000) -- 401 (2002) -- 368 (2004) -- 356 (2006) -- 341 (2008)

332 (2010) -- 309 (2012) -- 298 (2014) -- 284 (2016) -- 272 (2018)

Historio redakti

Kune kun aliaj setlanturbetoj de la municipo Ejea de los Caballeros, tiu ĉi urbo estis inaŭgurita la 8-an de aprilo 1959 kaj la unuaj setlantoj rapide komencis alveni el Ejea, Biota, Carenas, Nuévalos, Farasdués, Gallur, Rivas, Uncastillo kaj Tiermas, inter aliaj. [3]

Ĉe ĝia fundamento, El Bayo havis totalon de 165 hejmoj kaj 114 setlantfamilioj. 55 familioj translokiĝis de Tiermas. Nuntempe, tiu setlanturbo havas proksimume 350 loĝantojn. [5]

La urbo prenis ĝian nomon de mezepoka urbo, kiu ekzistis iom proksime de tiu loko de la jaro 1100 ĝis 1380, kiam ĝi estis detruita en la kolizioj inter la reĝlandoj Aragono kaj Navaro, sed kie situis en la nuna municipo Biota. En 1146, la aragona reĝo Ramiro la 2-a, nomita "la Monaĥon", fondis cisteran monaĥejon, en relative proksima altebenaĵo, de kiu restas ĝiaj ruinoj kun gravaj romanikaj restaĵoj. Tiuj restaĵoj, kune kun tri aliaj konstruaĵoj de la Mezepoko kaj tombejo de la sama periodo, formas la ruinojn nomitajn "Torres de El Bayo", en la municipo Biota. [3]

En El Bayo estas la "Casa del Colono" (Domo de la Setlanto), kiu estas administrata de la fondumo "Aquagraria". Ĝi estas interpretcentro pri la koloniiga procezo, kiu okazis en Ejea en la mezo de la 20-a jarcento kaj ankaŭ organizas konferencojn kaj agadojn. [6] [7]

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo "San Rafael Arcángel" (Sankta Rafaelo Arkianĝelo). [8]

Sociaj servoj redakti

La urbo El Bayo havas la sekvajn servojn: [9]

  • Sanservo kvar tagojn semajne.
  • Apoteko, kiu ĉeestas ĉiutage.
  • Lernejo por bazinstruado.
  • Butiko.
  • Ĉiutage publika transporto al Ejea, ĉefurbo de la regiono.
  • Interreta konekto ĝis 30 Mbps.
  • Landa gastejo. [10] [11]

Asocioj redakti

  • Kultura Asocio "La Burbuja" (La Veziko)
  • Sporta Asocio "El Bayo"
  • Hejmo de la pensiulo "Los Cipreses" (La cipresoj)
  • Kvartala Asocio "Pigüelas"
  • Junulara Asocio "La Moncloa"
  • 7 Junularaj Grupoj: "La Veziko", 'La Tasca', "El Surko", 'Las Chalequitos Cuquis', "El Sofoque", "El Chilau", "El Gancho"

Estas menciinde redakti

Estas 30 ventoturbinoj proksime de El Bayo, kiuj estas 56 m altaj. [12]

Festoj redakti

  • "San Sebastián": La 20-an de januaro estas celebrata la festo omaĝe al Sankta Sebastiano. [5]
  • "San Isidro": La 10-an de majo, la festoj estas celebrataj omaĝe al Sankta Isidro Labradoro, kune kun aliaj setlanturbetoj pro ilia ĉefa enspezfonto danke al agrikulturo, ĉar li estas la patronsanktulo de labradoroj kaj terkulturistoj.
  • "San Rafael": La plej gravaj festoj en honoro de Sankta Rafaelo, okazas inter la fino de julio kaj la komenco de aŭgusto, dum tagoj, kiuj varias por certigi, ke la festadoj okazas de merkredo ĝis dimanĉo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Tradiciaj ludoj en El Bayo. [14]
  • Jutuba video pri El Bayo. [15]