El Greco (albumo)

albumo de Vangelis

El Greco estas album de klasika muziko de 1998 fare de la greka elektronika komponisto kaj artisto Vangelis (29an de Marto, 1943). Ties titolo estas aludo al la inspirinto de la kompono, nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος (Dominikos Theotokopulos, 1541–1614), la kret-naskita pentristo plej bone konata kiel El Greco.

Diskokovrilo

Priskribo redakti

Tiu albumo estis etendo de pli frua albumo de Vangelis, nome Foros Timis Ston Greco. Tiu albumo estis produktita en 1995, laŭ limigita eldono. Por tiu pli ĝenerala produkto, la kantarordo estis rearangzita, oni aldonis tri novajn pecojn, kaj la albuma titolo estis ŝanĝita.

Vangelis komponis kaj aranĝis la albumon, kaj ludis ĉiujn instrumentojn, akompane de ĥoro kondukita de Ivan Cassar. La muziko estas de bizanca stilo sed modernigita pere de uzado de sinteziloj. Sopranulino Montserrat Caballé kaj tenorulo Konstantinos Paliacaras faras invitajn aperojn en po unu peco.

La albumo atingis #66 en Francio kaj #74 en Germanio.

La bildo de la kovrilo de la albumo estas "La kavaliro de mano surbruste" de El Greco.[1]

Pecaro redakti

Ĉiuj pecoj de Vangelis

Parenteze, korespondo de la muzikpeco kun Foros Timis Ston Greco.

  1. Movement I (Movement I) – 10:04
  2. Movement II (Movement II) – 5:18
  3. Movement III (new) – 6:48
  4. Movement IV (Movement III) – 6:21
  5. Movement V (nova) – 4:30
  6. Movement VI (Movement V) – 7:52
  7. Movement VII (nova) – 3:18
  8. Movement VIII (Movement IV) – 9:43
  9. Movement IX (Movement VI) – 12:00
  10. Movement X (Epilogo) (Movement VII) – 6:21

Movements IV, V, kaj VI estis inkluditaj en kompilaĵo de Vangelis nome Reprise 1990-1999 (2000).

Ludistaro redakti

  • Montserrat Caballé – soprano
  • Konstantinos Paliatsaras – tenoro
  • Philippe Colonna – inĝeniero, registrado
  • Rob Dickins – arta direktorado
  • Fredrick Rousseau – inĝeniero, registrado
  • Vangelis – sintezilo, aranĝisto, produktoro, skribisto

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti