El Losar del Barco

El Losar del Barco [elloSAR delBARko] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo El Losar del Barco estas komprenebla etimologie kiel La Kahelrokaro de El Barco, alude al apuda urbo.

El Losar del Barco
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05692
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 5° 32′ U (mapo)40.3925-5.5394444444444Koordinatoj: 40° 24′ N, 5° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 19,54 km² (1 954 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Losar del Barco (Provinco Avilo)
El Losar del Barco (Provinco Avilo)
DEC
El Losar del Barco
El Losar del Barco
Situo de El Losar del Barco
El Losar del Barco (Hispanio)
El Losar del Barco (Hispanio)
DEC
El Losar del Barco
El Losar del Barco
Situo de El Losar del Barco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Losar del Barco [+]
vdr
El Losar del Barco en la provinco Avilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj El Losar, Navamorisca, El Barquillo kaj Casas; ĝi okupas totalan areon de 19,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis 780 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 90 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Junciana, El Tejado (Salamanko), La Horcajada, San Lorenzo de Tormes, La Carrera kaj El Barco de Ávila. Parto de la teritorio estas sur la okcidenta deklivaro de la Sierra de Gredos, kiu atingas preskaŭ 1500 metrojn, kaj la rivero Tormes trafluas alian parton. Kverkoj estas la hegemoniaj arboj.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto). Estas protektitaj devennomoj de bovoviando kaj fazeoloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti