El Pedernoso
El Pedernoso estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
El Pedernoso | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16638 [+] | ||
Retpaĝaro | Retejo de la municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mª de los Angeles Baleriola Méndez PSOE | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 265 (2013) | ||
Loĝdenso | 22,43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 29′ N, 2° 45′ U (mapo)39.4838505-2.7444391Koordinatoj: 39° 29′ N, 2° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 772 m [+] | ||
Areo | 56,41 km² (5 641 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

LoĝantojRedakti
La loĝantoj nomiĝas Pedernoseños. La censita populacio en 2013 estis de 1265 loĝantoj kaj la denseco estas de 22,43 loĝ/km².
SituoRedakti
El Pedernoso estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 56.41 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°29′2″N 2°44′40″Ok.
DemografioRedakti
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2009 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1412 | 1356 | 1289 | 1296 | 1.261 |
HistorioRedakti
Unua mencianta dokumento estis de la jaro 1275 kaj konfirmis apartenon de tiu vilagxo al la Campo del Aljibe (basenkampo). Poste Don Juan Manuel, en sia libro “Sobre la caza” (pri ĉasado), mencias El Pedernoso kiel bona loko por ĉasado de anasoj, ardeoj kaj gruoj kiuj venas al ties lagetoj dum migrado.
En 1479 Pedroñeras, Pedernoso kaj Las Mesas insurekciis nome de la Katolikaj Gereĝoj postule sendependon el nobela posedo kaj ekpartenon al la krono. La Markizo de Villena, kies posedoj inkludis El Pedernoso, klopodis domini tiujn insurekciintajn vilaĝojn, sed la gereĝoj sendis kapitanon Jorge Manrique kiu plenumis la postulojn de tiuj vilaĝoj.
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
NotojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Informo turisma pri la municipo Arkivigite je 2009-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo kun informo pri El Pedernoso Arkivigite je 2010-06-21 per la retarkivo Wayback Machine