El disputado voto del señor Cayo (romano)

romano de Miguel Delibes de 1978
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El disputado voto del señor Cayo (La disputita voĉdono de la sinjoro Cayo [KAĝo]) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1978.[1]

El disputado voto del señor Cayo
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1998
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sinjoro Cayo estas maljunulo kiu vivas en senhoma vilaĝo de la norda Kastilio. La domoj estas ĉefe ruinaj, kaj la du nuraj loĝantoj malmikaj eĉ ne interparolas. En tiu kunteksto iam venas tri anoj de politika partio farante propagandon por balotado (fakte la unuaj demokratiaj balotoj de la Hispana Transiro. Ili baraktas por komprenigi la sinjoron Cayo la gravon ke li voĉdonu por ili, dum li montras al ili tre konvinke, ke la urba vivo kiun ili defendas ne estas pli bona ol la rura kulturo, kion Cayo stokas. La vizitantaj politikistoj multe lernas pri la aparta vivo de la tradiciaj kamparanoj.

Tiu kontrasto estas ekzemplo de la konstanta tendenco de Delibes por defendi la valorojn de la rura kultura kastilia minacata de la moderna vivo de la urboj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj redakti

Tiu verko de Delibes estis adaptita al kino, same kiel multaj aliaj liaj verkoj estis filmigitaj, ĉefe se temas pri realismaj verkoj de nuntempa epoko. El disputado voto del Sr. Cayo estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Antonio Giménez-Rico.

Referencoj redakti

  1. Fundación Miguel Delibes. «Fundación Miguel Delibes - Obras publicadas». Arkivita el originalo la 20an de aprilo 2018. Konsultita la 19an de aprilo 2018.

Bibliografio redakti