El estudiante de Salamanca

El Estudiante de Salamanca (la studento de Salamanko) estas rakonta poemo de 1,704 versoj de José de Espronceda kies kompleta versio publikiĝis en 1840, kvankam ekde 1837 la aŭtoro diskonigis diversajn ties partojn. Oni konsideras Espronceda la plej grava romantika poeto hispana pro sia bironeska inspiro, ekzemple en siaj du rakontaj poemoj pli longaj. El estudiante de Salamanca (La studento de Salamanko) estas tipa romantika legendo, inspirita sur la tromploguloj donĥuanaj. Tiu ĉi abandonis sian virinon, mortigas ŝian fraton kaj sekvas misteran virinon tromplogotan tra reva nokta urba scenejo; kiam li atingas kaj kisas ŝin, li ekkonas, ke temas pri la morto. La alia longa poemo estas El diablo mundo (La diabla mondo) (1841).

El estudiante de Salamanca
skribita verko • poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro José de Espronceda
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1840
Loko de rakonto Salamanko
vdr

La historio estas simpla kaj inkludas mitojn kiaj tiuj de Don Juan Tenorio, la frenezo de la protagonisto, la impresa funebra nokta marŝado, la vido de propra entombiga marŝado kaj la virino transformita en skeleto, tio estas, temoj jam kolektitaj kaj uzitaj de aliaj verkistoj, kaj ofte adaptitaj el tradicioj popularaj. La aŭtoro enmetas diversajn novaĵojn kiaj riska uzado de versotipoj, mikso de ĝenroj kaj protagonisto cinika kaj ribelema. Siatempe la poemo rompis la hegemonian estetikon kaj konsideriĝis avangarda.

Strukturo redakti

Konsistas el kvar partoj. La unua parto estas enkonduko kie oni ĉeestas al duelo de du nekonataj roluloj, kaj poste al la prezento de la protagonisto don Félix de Montemar. Laŭ la aŭtoro, "un segundo don Juan Tenorio" (dua tenorio) pro kio li estos priskribita kiel virinema, malreligia, malpia, ludisto, aroganta, kaj malkredema.

En la dua parto venas amplendoj de Elvira, virino kiu falis en la trompaj kaptiloj de don Félix. Tiu promesis al ŝi edziĝi kun ŝi kaze ke ŝi fordoniĝu, tamen poste li fuĝis abandoninte Elvira. Fine, Elvira mortos pro amo al la protagonisto lasinte leteron.

La tria parto enkondukas kartoludon inter kvin ludistoj. Aperas don Félix de Montemar, kiu vendas objektojn probable el Elvira (nome koliero kaj portreto) por povi kartludi. Dum la ludo, aperas alia rolulo, Don Diego, frato de doña Elvira kiu venas venĝi ŝin.

La kvara parto komencas per duelo de don Félix kontraŭ don Diego, kiu mortiĝas. Don Félix vagadas surstrate ĝis trafas aperon de vualkaŝita virino. Li klopodas allogi la virinon persekute, sed tiu plu piediras per mistera promeno kiu finos antaŭ ankaŭ mistera domo (alia fantoma mondo). Li senvualigas la virinon kaj kisas ŝin dum li rimarkas ke temas pri skeleto, nome la morto, kaj li mem estas mortinta el la momento de la duelo.

Tradicio el literaturo redakti

La poemo de Espronceda reprenas variajn temojn de la literatura tradicio de la romantismo. La personeco “donĥuaneca” de la protagonisto, povas esti inspirita en El burlador de Sevilla de Tirso de Molina, kaj lia aroganteco similas al tiu de don Jorge en Santa Juana.

La sceno de doña Elvira kiel skeleto, povas esti influita el El esclavo del demonio de San Gil de Áurea, kie Don Gil trafas la skeleton de Leonor. Tiu figuro aperas ankaŭ en rakontoj de la Renesanco kaj la Baroko. Ekzemple, en Jardín de flores curiosas de Antonio de Torquemada, aŭ La constante cordobesa de Gonzalo de Céspedes.

La vido de la propra entombigo, estas la centra parto de la poemo. Ties originoj povas esti en El purgatorio de San Patricio de Calderón de la Barca. Eble tio devenas el El golpe en Vago de José Joaquín de Mora.

La spektra kunveno observeblas iom diference en La sinfonía fantástica de Hector Berlioz en la fina tempo, kie kunsidas granda kvanto de supernaturaj kaj diablaj estaĵoj elsendantaj kriojn kaj ridegojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Traduko al kataluna:(1); (02); (3); (04)