El proceso de Burgos

hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe

El proceso de Burgos (La proceso de Burgoso) estas hispana dokumenta filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 1979, kaj estis bazita sur reala okzintaĵo nome la militproceso fare de la frankisma diktaturo sekve de la murdatenco de la policestro Melitón Manzanas en la unua atenco de ETA la 2an de aŭgusto 1968.

El proceso de Burgos
filmo
Originala titolo El proceso de Burgos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1979
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Muziko de Hibai Rekondo
Rolantoj Unai Dorronsoro • Francisco Letamendia • Josu Abrizketa Korta • Itziar Aizpurua Egaña • Bittor Arana
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo estas kompilaĵo de intervjuoj kaj atestoj de malliberigitoj kaj procesitoj en la militproceso de Burgoso, kiu okazis post la deklaro de esceptostato en Gipuzko kaj la arestado de centoj da personoj post la menciita atenco. La proceso stariĝis kontraŭ dek ses membroj de ETA akuzitaj je murdo de tri personoj. Popolaj protestoj kaj internacia premo sukcesis eviti la plenumadon de ses mortokondamnoj, kiuj estis ŝanĝitaj al malliberigoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Unai Dorronsoro
  • Francisco Letamendia
  • Josu Abrisketa
  • Itziar Aizpurua


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El proceso de Burgos en la hispana Vikipedio.