Elapedoj aŭ en latina scienca nomo Elapidae, el antikva greka: ἔλλοψ éllops "mar-fiŝo")[1] estas familio de serpentoj karakterizitaj per siaj konstante staraj kojndentoj en la antaŭo de la buŝo. Plej granda parto de elapedoj estas venenaj, kun la escepto de la genro Emydocephalus. Multaj membroj de tiu familio montras minacan memmontron avancante kaj elstarigante koletendon. Elapedoj estas endemiaj de tropikaj kaj subtropikaj mondoregionoj tra la tuta mondo, kaj havas surterajn formojn en Azio, Aŭstralio, Afriko, kaj Ameriko kaj marformojn en Pacifiko kaj Hinda Oceanoj. Membroj de tiu familio havas ampleksan gamon de grandoj, el la 18 cm Drysdalia coronoides ĝis la 5.85 m reĝa kobro (Ophiophagus hannah). Plej granda nombro de specioj havas neŭrotoksan veneno kiu estas kanaligita tra la kavaj kojndentoj, kaj kelkaj specioj enhavas ankaŭ aliajn toksajn komponantojn en variaj proporcioj. La familio inkludas 55 genrojn kun ĉirkaŭ 360 specioj kaj ĉirkaŭ 170 subspecioj.

Flanka vido de kranio de reĝa kobro montranta la venentransportajn kojndentojn.

Subfamilioj redakti

  • Kaliofienoj, Calliophiinae
  • Mikrurenoj, Micrurinae
  • Bungarenoj, Bungarinae
  • Hidrofienoj, Hydrophiinae

Genroj redakti

  • Naja
  • Elapsoidea

Notoj redakti

  1. "Definition of 'elapid'". dictionary.com. ALirita en 2009-07-13.