Elba Tago, nome 25a de aprilo 1945, estis la tago kiam sovetaj kaj usonaj trupoj renkontiĝis ĉe la rivero Elbo, proksime de Torgau en Germanio, kio markis gravan paŝon al la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo. Tiu kontakto inter sovetoj, avancintaj el Oriento, kaj usonanoj, avancintaj el Okcidento, signifis, ke tiuj du potencoj estis fortranĉinta efektive Germanion en du partoj.

En aranĝita foto rememora de la renkonto de sovetaj kaj usonaj armeoj, oficiroj William Robertson (usona) kaj Aleksander Silvaŝko (soveta) staras brakume. Fone estas du flagoj kaj tiuafera afiŝo.

La Elba Tago neniam estis oficiala feritago en ajna lando, sed en la jaroj post 1945 la memoro de tiu amika renkonto akiris novan signifon en la kunteksto de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio.