Eldiro (lingvoscienco)

En lingvoscienco eldiro estas unuo de parola komunikado, konsiderata kiel parto de ia parolsituacio. Eldiro kutime (kvankam ne ĉiam: kp la eldirojn «Saluton!», «Ĉu?!», «Fi!») konsistas el unu aŭ pluraj propozicioj; tamen propozicio estas nocio precipe sintaksa, dum eldiron oni konsideras pli pragmatike: ekz‑e la frazo

Estas trablovo en la ĉambro …

gramatike estas indika propozicio, sed en konkreta parolsituacio ĝi povas esti nerekta ordono aŭ peto fermi fenestron.